Remove ads
urbo en Kalifornio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Downey estas grandurbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 114 355 loĝantoj sur areo de 32,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 513 loĝantoj/km².
Downey | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Kalifornio urbego ĉarta urbo en Kalifornio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 90239–90242 • 90239 • 90242 | ||||
Telefonkodo | 562 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 114 355 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 513 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 56′ N, 118° 8′ U (mapo)33.938055555556-118.13083333333 [+] | ||||
Alto | 36 m [+] | ||||
Areo | 32,55 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Downey, California [+] | |||||
Downey situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato, en granda kunurbaro, en kiu oni tute ne rimarkas, ke trafikante oni pasas de unu urbo al alia. Downey havas komunan limon kun Bellflower, Norwalk, Paramount, South Gate, Bell Gardens, Commerce, Pico Rivera kaj Santa Fe Springs. Ĝis la urbocentro de Los-Anĝeleso estas 27 kilometroj, ĝis Norwalk (Kalifornio) estas 6.
En tiu areo komence indianoj vivis. En 1771 la hispanoj fondis mision, baldaŭe hispanaj setlantoj disvolvis agrokulturon kaj dividis la areon en multajn kampojn. En 1848 finiĝis la hispana-meksika dominado. La nomo Downey venis de guberniestro de Kalifornio, John Gately Downey. La alvenintoj komencis kultivi oranĝojn. La fervojo alvenis en 1873 kaj tiu dato povas esti fondo de Downey, kiu urbiĝis en 1956. Antaŭurbaj hejmoj kaj fabrikoj anstataŭis la bienojn post la 2-a mondmilito. La plej fama produktejo okupiĝis pri flugmaŝina tekniko, el kio naskiĝis la spacoprogramo projekto Apollo. Depost la malvarma milito la industrio tre retiriĝis.
Downey estas komforte atingebla laŭ 4 aŭtovojoj. En la urbego aŭtobusoj transportas pasaĝerojn.
Downey situas en mediteranea klimatozono. En januaro la averaĝa temperaturo estas 15 °C, en julio estas 24 °C. Ĉiujare falas 375 mm de precipitaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.