Lluís Domènech i Montaner[1][2] (Barcelono, 21a de decembro 1850 - Barcelono, 27a de decembro 1923) estis hispan-kataluna arkitekto, kiu elstaris pro siaj verkoj konstruitaj en la stilo de la Kataluna modernismo. Li dediĉis grandan parton de sia vivo ankaŭ al la politiko. Li studis karieron de arkitekturo kaj poste profesoris prie.
Lluís Domènech i Montaner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1849 en Barcelono |
Morto | 27-an de decembro 1923 (73-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Barcelono |
Familio | |
Frat(in)oj | Enric Domènech i Montaner (en) kaj Eduard Domènech i Montaner (en) |
Infanoj | Pere Domènech i Roura, Fèlix Domènech i Roura (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto profesoro politikisto |
Verkoj | Castle of the Three Dragons Casa Lleó Morera Palaco de la Kataluna Muziko Hospitalo de Sant Pau |
Kariero
Kiel arkitekto Domènech faris konstruaĵojn en kiuj oni kombinas strukturan raciemon kun eksterordinaraj ornamelementoj, inspiritaj en la arkitekturaj hispan-arabaj tendencoj kaj en la kurvaj linioj propraj de la kataluna modernismo. En la aktuala Muzeo de Zoologio, konstruita origine kiel restoracio (Kastelo de la Tri Drakoj) okaze de la Internacia Ekspozicio de 1888, Domènech uzis strukturon de videbla fero kaj ceramiko, tekniko kiun poste, en 1908, li perfektigos en la Palaco de la Kataluna Muziko. Tiu konstruaĵo kaj tiuj projektitaj poste, aligas abundon de mozaikoj, ceramiko kaj multkolora vitro, disponitaj per fajna harmonio.
Male al aliaj arkitektoj de la modernismo, Domènech tendencis laŭ la tempopaŝo fari konstruaĵojn pli malpezajn, forigante materialon el la strukturoj, sed plutenante la ornamadon kiel elemento unuaranga.
Verkoj
- Casa Fuster
- Casa Lleó Morera
- Hospitalo de Sant Pau
- Institut Pere Mata en Reus
- Palaco de la Kataluna Muziko
Notoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.