Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Dolní Dobrouč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de rivereto Dobroučka, 8 km norde de urbo Ústí nad Orlicí kaj 7 km sude de urbo Letohrad. Vivas ĉi tie 2 588 loĝantoj (2024).
Dolní Dobrouč | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Nikolao | |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolní Dobrouč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Rivero | Dobroučka | ||
Situo | Dolní Dobrouč | ||
- alteco | 365 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 43″ N 16° 29′ 55″ O (mapo) | ||
Areo | 30,72 km² (3 072 ha) | ||
Loĝantaro | 2 588 (2024) | ||
Denseco | 84,24 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1292 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 02 ĝis 562 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580121 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dolní Dobrouč | |||
Retpaĝo: www.dolnidobrouc.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libchavy, Dolní Čermná, Hnátnice, Letohrad, Ostrov, Petrovice, Ústí nad Orlicí kaj Česká Třebová.
En historiaj fontoj la vilaĝo estas unue prezentata sub germana nomo Liebenthal (agrabla valo). La ĉeĥa nomo Dobrouč aperis nur en la jaro 1467 en formo Nieder Dobrucz kaj estis derivita de malnova ĉeĥa persona nomo Dobrucz. La vilaĝo estis kutime parto de la sinjorejo Lanšperk. Dolní Dobrouč estis antaŭ la Dua Mondmilito loĝata plejparte de ĉeĥoj kaj pro tio ne okazis ĉi tie post la milito amasa ellandigo. Alie estis en Horní Dobrouč, kiu jam apartenis al germanlingva t.n. Regna govio Sudetio.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 566 |
1880 | 3 521 |
1890 | 3 561 |
1900 | 3 267 |
1910 | 3 339 |
1921 | 2 929 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 961 |
1950 | 2 499 |
1961 | 2 561 |
1970 | 2 557 |
1980 | 2 409 |
1991 | 2 390 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 564 |
2014 | 2 583 |
2016 | 2 581 |
2017 | 2 593 |
2018 | 2 578 |
2019 | 2 577 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 598 |
2021 | 2 440 |
2022 | 2 570 |
2023 | 2 612 |
2024 | 2 588 |
Empira preĝejo de Sankta Nikolao estis konstruita en la jaroj 1828 - 1829 de liĥtenŝtejna konstruisto A. Kapner. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo kaj prisma turo sur okcidenta flanko. La presbiterejo estas volbita per konĥo, la navo estas platplafona, ĥorejo staras sur du kolonoj kun toskanaj kapetoj.
Ekipaĵo estas empira. La ĉefaltaro estas el la jaro 1837, rekonstruita en 1864, la bildo de J. kaj. J. Vorlíček el la jaro 1839, la baptujo el la jaro 1843 estas ornamita per plastika grupo de Bapto de la Sinjoro el la fino de 18-a jarcento. Statuo de Madono estis kreita en la dua duono de 18-a jarcento, bildo de Sankta Nikolao sub la ĥorejo estas el la jaro 1819. Bildoj de Kalvaria vojo estas de J. Umlauf el la jaro 1881.
Tombeja kapelo de Sankta Jozefo estas origine presbiterejo de malnova gotika preĝejo el la 15-a jarcento, kiu estis malkonstruita en la jaro 1834. La konstruaĵo estas kvadrata kun nova malprofunda trilatera fermo, volbita per unu kampo de kruca volbo. La fenestroj estas pintarkaj. Ekipaĵo estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento, altara bildo de Morto de Sankta Jozefo de J. Umlauf estas el la jaro 1881.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.