Șugag [ŝugag] (hungare Sugág, germane Schugag) estas komunumo en Rumanio sude de Sebeș, la plej suda komunumo de la distrikto Alba. En 1910 ĝi havis 2 210 loĝantojn (rumanoj), en 1992 4 258, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 602 loĝantoj sur areo de 253,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². Estas fama ĝia lignoskulptado. Ĝia unua mencio estas el 1770. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi: Arți, Bârsana, Dobra, Jidoștina, Mărtinie kaj Tău Bistra.
Șugag | ||
---|---|---|
Komunuma centro | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Alba | |
Alinome | Sugág hungare, Schugag germane | |
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | |
Situo | 45° 47′ N, 23° 38′ O (mapo)45.77523.629166666667 | |
| ||
Poŝtkodo | 517775 | |
Loĝantaro | 3 239 (2002, 2 602 en 2021) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 8014 | |
Șugag estas la plej suda komunumo de la distrikto Alba; la suda parto tamen ne estas loĝata. Tra la komunumo pasas la nacia vojo DN 67C, nomata Transalpina (tramontara), kiu trairas la pasejon Urdele, 2 145 metrojn altan. Ĝi estas la plej alta nacia vojo de Rumanio.
Historio
Ĝis 1919 la teritorio apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2011-05-26 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)
- Situo de la komunumo en la distrikto
- la lago Tău Bistra, 16 km sude de la komunumokerno
- la akvobaraĵo Obrejii de Capalna, 8 km norde de la centro
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.