Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Unterallgäu (Malsupra Algovio) situas centre en la administra distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario de Germanio. La distrikto apartenas al la regiono Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 150 068 loĝantojn.
Distrikto Unterallgäu | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
rural district of Bavaria [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Ĉefurbo | Mindelheim | ||
- koordinatoj | 48° N, 11° O (mapo)4810.5 | ||
Akvokolektejo | 1 230,24 km² (123 024 ha) [+] | ||
Areo | 1 230,24 km² (123 024 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 142 544 [+] (31-a de decembro 2017) | ||
Denseco | 115,87 loĝ./km² [+] [+] | ||
Fondo | 1-a de julio 1972 | ||
Ĉefulo | Hans-Joachim Weirather | ||
Distrikto Unterallgäu | |||
Vikimedia Komunejo: Landkreis Unterallgäu [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Provinco: | Bavario |
Distriktaro: | Ŝvabio |
Administra centro: | Mindelheim |
Areo: | 1 229 km² |
Loĝantoj: | 150 068 (fine de decembro 2022) |
Loĝodenso: | 110 loĝantoj po km² |
Aŭtokodo: | MN |
Oficiala kodo: | 09778 |
Distrikta organizo: | 52 komunumoj |
Adreso de la administrejo: | Bad Wörishofer Str. 33 87719 Mindelheim |
Oficiala retejo: | www.unterallgaeu.de |
Politiko | |
Administra ĉefoficisto: | Hans-Joachim Weirather (Freie Wähler) |
Mapo | |
La najbaraj distriktoj estas: nordokcidente la distrikto Neu-Ulm, norde la distrikto Günzburg, nordoriente la distrikto Augsburg; oriente kaj sudoriente la distrikto Ostallgäu, sude la distrikto Oberallgäu, okcidente la baden-virtembergaj distriktoj Ravensburg kaj Biberach.
La eksklavo Buxheim estas okcidente separita de la resta distrikta areo per la eksterdistrikta urbo Memmingen.
La suda distrikta regiono apartenas al verdlanda zono de la antaŭalpa monteta tereno, la norda parto al la Iller-Lech-plato de la ŝveba-bavara monteta tereno. La distrikto havas okcidente kun la rivero Iller [iller] kaj oriente kun la rivero Wertach [vertaĥ] du naturaj limoj, kiuj kiel limriveroj nur iomete devias de la veraj distriktaj limoj.
La areo de la distrikto entenas 1.230,33 km². Kun tio ĝi estas la 19-a plejgranda inter la 71 bavariaj distrikto, en la distriktaro Ŝvabio ĝi estas la 4-a inter la 10 distriktoj. La plej granda nord-sud-dilato estas 54 km (Haselbach - Legau), la plej granda okcident-orienta dilato estas 44 km (Heimertingen - Amberg). La ununura ankoraŭ senkomunuma areo estas la arbaro de Ungerhausen kun areo de 3,26 km². La plej norda vilaĝo de la Unterallgäu estas Pleß.
La distrikta areo entenas la kvar longvaloj de la riveroj Iller, Günz, Mindel, kaj Wertach. Inter ili troviĝas ofte arbaraj finmorenoj el la glaci-epoko.
La naturparko Augsburg-Okcidentaj Arbaroj, kiu sude etendas ĝis Türkheim [türkhajm] kaj entenas la bela regiono Stauden [ŝtaŭden], situas kun unu dekono de sia areo en la distrikto Unterallgäu.
Naturprotektadaj regionoj | ||||
Marĉo Benninger Ried [beninger rid] | 22 ha | |||
Marĉo Hundsmoor [hundsmor] | 21 ha | |||
Musko-herbejo Pfaffenhauser Moos [pfafenhaŭser mos] | 51 ha | |||
Pejzaĝprotektadaj regionoj | ||||
Ambaŭflanke de la rivero Iller [iller] | 800 ha | Valo Mühlbachtal [mülbaĥtal] | 700 ha | |
Suba Iller apud Kardorf | 80 ha | Arbaro Hochfirst [hoĥfirst] | 600 ha | |
Sude kaj oriente de la rivero Iller | 170 ha | Apudriveraj herbejoj Wertachauen [vertaĥ-aŭen] | 800 ha | |
Apudriveraj herbejoj Illerauen [iller-aŭen] norde de Buxheim | 400 ha |
Naturmonumentoj kaj pejzaĝaj elementoj
La listo de naturmonumentoj mencias pli ol 100 naturmonumentoj, kiujn neniu rajtas ŝanĝi. La plej gravaj estas:
Ravino Aurikelschlucht [aŭrikelŝluĥt] | Deklivo Leinhang [lajnhang] | |
Flora herbejo Goßmannshofen [gosmanshofen] | Fontoj de Weiherbrunn [wajerbrun] | |
Geologiaj orgenoj |
la 17-an de majo 1939 | 78.132 |
la 13-an de septembro 1950 | 117.358 |
la 06-an de junio 1961 | 104.927 |
la 27-an de majo 1970 | 111.531 |
la 25-an de majo 1987 | 115.770 |
la 31-an de decembro 1990 | 121.157 |
la 30-an de junio 2006 | 135.792 |
Ankaŭ ekster la distrikto bone konata estas la Maristenkolleg en Mindelheim.
senkomunuma areo
|
|
|
(Areo en km² la 31-an de decembro 2001, loĝantaro la 30-an de junio 2005)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.