From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Oberallgäu (Supra Algovio) situas en la federacia lando Bavario de Germanio, kaj estas la plej suda distrikto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Sonthofen. La distrikto estas parto de la distriktaro Ŝvabio, havas areon de 1 527 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 158 942 loĝantojn.
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Svabio |
administra sidejo: | Sonthofen |
areo: | 1527 km² |
loĝantoj: | 158 942 (fine de decembro 2022) |
loĝdenso: | 98 / km² |
aŭtokodo: | OA (Oberallgäu) |
distrikta kodo: | 09 7 80 |
strukturo: | 28 komunumoj |
administrejo: | Oberallgäuer Platz 2 87527 Sonthofen |
retejo: | www.oberallgaeu.de |
Situo en Bavario | |
Najbaras la distriktoj Unterallgäu (Malsupra Algovio) norde, Ostallgäu (Orienta Algovio) oriente, Lindau kaj Ravensburg (la lasta de Baden-Virtembergo) okcidente. Krome sude limas la federaciaj landoj Tirolo kaj Vorarlberg de Aŭstrio. La eksterdistrikta urbo Kempten komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj do estas enklavo en la nordo de la distrikta teritorio.
La suda parto de la distrikto apartenas al la Alpoj, la iom malpli monta norda parto al la Antaŭalpoj. Kiel ĉiuj partoj de la regiono Algovio, la teritorio bone taŭgas por vintra sporto, ekzemple skiado kaj skikurado, kaj allogas multajn turistojn. En la komunumo Altusried de la distrikto dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis pluraj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj de GEJ.
La distrikto konsistas el 28 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.
Urboj:
Merkataj komunumoj:
Kromaj neurbaj komunumoj:
Senkomunuma areo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.