Distrikto Unna

distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Unna

La distrikto Unna situas en la centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, ene de la tre industriigita Ruhr-regiono. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Unna, kvankam la laŭ loĝantoj plej granda urbo de la distrikto estas Lünen. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 398866 loĝantojn.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono Mapo
Thumb Thumb
bazaj informoj
federacia lando:Nordrejn-Vestfalio
distriktaro:Arnsberg
administra sidejo:Unna
areo:542 km²
loĝantoj:398866 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
aŭtokodo:UN (Unna)
distrikta subdivido:10 komunumoj
administreja adreso:Friedrich-Ebert-Str. 17
59425 Unna
retpaĝo:www.kreis-unna.de
Mapo
Thumb
Fermi

Najbaras la distriktoj Coesfeld norde, Soest oriente, Mark (germane Märkischer Kreis) sude kaj Recklinghausen okcidente. Krome limas la eksterdistriktaj urboj Hamm nordoriente, Hagen sudokcidente kaj Dortmund okcidente.

Administra disdivido

La distrikto konsistas el 10 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj.

Urboj

  1. Bergkamen (49263)
  2. Fröndenberg (Ruhr) (20548)
  3. Kamen (43058)
  4. Lünen (86868)
  5. Schwerte (46658)
  6. Selm (26163)
  7. Unna (60892)
  8. Werne (29680)

Pliaj komunumoj

  1. Bönen (18438)
  2. Holzwickede (17298)

(loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

Geografio

La Montaro Ardey estas plejparte arbarhava montoĉeno alta ĝis 273,80 metroj, kiu lokas sur la teritorio de la eksterdistrikta urbo Dortmund same kiel en la distriktoj Ennepe-Ruhr kaj Unna en la Ruhr-Regiono. Situanta norde de la Ruhr, ĝi apartenas al la orienta parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj etspace al la Malsuproberga-Marka Montetaro.

Partnerecoj

La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la eŭropaj regionoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.