La distrikto Signau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. La distrikto havis 24222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas Signau. Kvankam Signau estis oficiala la ĉefloko de la distrikto, la sidejo de la prefekto tamen troviĝis en la pli granda komunumo Langnau en Emme-Valo.

Ĉi tiu artikolo temas pri iama distrikto. Por iama komunumo rigardu la paĝon Signau. Por fervoja stacio legu la artikolon Signau (stacidomo).
Rapidaj faktoj Distrikto Signau, Distriktoj de Kantono Berno ...
Distrikto Signau
Thumb
Blazono de la distrikto Signau
Thumb
Tipa Kamparbieno en Emme-Valo
Distriktoj de Kantono Berno
Thumb
Mapo de la distrikto Signau
Kantono Berno
ĈeflokoSignau
Geografia situo CH1903: 621179 / 196211 (mapo)46.9166666666677.7166666666667 f1

Thumb

Nombro de loĝantoj24222  (2007-12-31)
Areo320 km²
Loĝantardenseco75,69 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0223
vdr
Fermi

Geografio

La distrikto Signau konsistas el la supera parto de Emme-Valo kaj entenas ankaŭ la flankan valon de la rivero Ilfis. La regiono gardis sian kamparan karakteron kaj vivas hodiaŭ ĉefe de agrikulturo kaj turismo.

Trafiko

La ĉefaj trafikkonektoj estas la du fervojlinioj de Lucerno tra Langnau en Emme-Valo al Berno unuflanke kaj de Konolfingen tra Signau al Burgdorf aliflanke. La lokoj, kiuj ne atingeblas per la fervojo estas servataj de diversaj poŝtaŭtolinioj.

Komunumoj de la distrikto Signau

La distrikto Signau konsistas komence de 2009 en 9 komunumoj. Ĉar nuntempe okazas planado pri kunigo de la komunumoj Rüderswil kaj Lauperswil, la nombro de la komunumoj eble baldaŭ malgrandiĝos.

Pliaj informoj Nomo, Loĝantoj (2007-12-31) ...
Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo en km²
Eggiwil250760.3
Langnau en Emme-Valo886948.5
Lauperswil266621.1
Röthenbach en Emme-Valo128836.8
Rüderswil234117.2
Schangnau90636.5
Signau271922.1
Trub146562.0
Trubschachen146115.6
Totale (9)24'222320.1
Fermi

Eksteraj ligiloj



Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.