distrikto en Malsupra Saksio From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Rotenburg (prononco [RO:tnburh], aŭtokodo ROW, germane Landkreis Rotenburg (Wümme)) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Rotenburg (Wümme), borde de la rivereto Wümme. La distrikto havas areon de 2070 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 167 604 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Rotenburg |
Areo: | 2070 km² |
Loĝantoj: | 167604 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 79 |
Aŭtokodo: | ROW |
Municipokodo: | 03357 |
Komunumoj: | 57 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La 15-an de decembro 2000 delegacio de esperantistoj kun d-ro Harald Schicke kaj magistrino Song Ĝonk-ok (Song Jeong-ok) en la nomo de la distrikto en la partnera distrikto de Malborko / Malbork plantis kverkon en la esperantista "Parko de la Mondo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.