germana literaturhistoriisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Dirk OSCHMANN (naskiĝinta la 18-an de novembro 1967 en Gotao) estis germana filologo, publicisto kaj literaturhistoriisto. De 2011 li profesoras pri moderna germanlingva literaturo ĉe la universitato de Lepsiko. Trans fakulaj rondoj li estis en 2023 konatigata per la pamfleto Der Osten: eine westdeutsche Erfindung, pri eksa GDR post Turniĝo.[1]
Originante el laborista familio, li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe la gotaa Arnoldi-lernejo[2]. Inter 1986 kaj 1992 li studis germanistikon kaj anglistikon ĉe la universitato de Jena kaj en 1992/93 je Universitato ĉe Buffalo. Poste li estis civila servisto. Doktoriĝo sukcesis en 1998 en Jena post defendo de la tezo Auszug aus der Innerliĉkeit. Das literarische Werk Siegfried Kracauers.[3]
Inter 1998 kaj 2005, Oschmann estis scienca kunlaboranto ĉe Gottfried Willems en Jena. En 2001/02 li ĝuis esplorrestadon ĉe universitato de Viskonsino en Madisono. Habilitiĝon ebligis la laboraĵo Bewegliche Dichtung. Sprachtheorie und Poetik bei Lessing, Schiller und Kleist. Inter 2005 kaj 2011 li havis junan profesorecon en Jena; inter 2007 kaj 2010 li gvidis la projekton Jenseits der Semantik. Ästhetik im Übergang von der Sprach- zur Musiktheorie en la kadro de la DFG-esplortemaro n-ro 482 Ereignis Weimar-Jena. Kultur um 1800. Gastprofesoradoj kaj -docentadoj kondukis lin en 2006 je universitato de Kalifornio en Davis, 2009 al la universitato de Kent, en 2010 al la universitato de Nia Damo kaj en 2013 al universitato Brown. Ekde 2011 Oschmann orde profesoras en Lepsiko pri pli nova germana literaturo.
Oschmann estas kunedzina havante du infanojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.