From Wikipedia, the free encyclopedia
Dirigentado estas profesio kaj arto konduki ludadon de muziko, tiajn kiaj koncertoj, pere de videblaj gestoj faritaj per manoj, brakoj, vizaĝo kaj kapo. La ĉefaj taskoj de la dirigento estas unuigi muzikistojn, alĝistigi la tempon, plenumi klaran preparadon, kontroli la (mezuron), kaj aŭskulti kritike kaj eventuale ŝanĝi la sonon de la ensemblo.[1]
La dirigento tipe staras sur levita podio kaj tiu povas uzi aŭ ne uzi lignan (aŭ alimaterialan) bastonon. Plej dirigentoj ne ludas instrumenton dum la dirigentado, sed en kelkaj kazoj, dirigento povas konduki ensemblo dum ludas klavaran instrumenton aŭ violonon (vidu artikolon Koncertmajstro), partikulare ĉe muziko de Baroko. Komunikado estas tipe neparola dum la ludado (tio estas tipe la kazo en altkultura muziko, sed ĉe bandegoj de ĵazo aŭ grandaj pop-ensembloj, povas okazi parolaj instrukcioj.) Tamen en provludoj, oftaj interrompoj permesas al dirigento doni parolajn sugestojn kiel la muziko estu ludata aŭ kantata.
Dirigentoj agadas kiel gvidistoj de orkestroj kaj/aŭ ĥoroj kiujn ili kondukas. Ili elektas la verkojn por esti ludataj kaj studas ties partiturojn al kiuj ili povas fari iajn alĝustigojn (ekz., rilate al tempo, ripetoj de sekcioj, kaj tiele plu), trejnadas ties ludadon, kaj fidas sian rigardon al la ludontoj. Ili povas ankaŭ ricevi organizajn ordonojn, kiel provludajn horarojn,[2] planadi koncertsezonon, aŭdi provludajn memmontrojn, kaj propagandi sian ensemblon en amaskomunikiloj. Orkestroj, ĥoroj, blovmuzikaj orkestroj kaj aliaj grandaj muzikgrupoj kiaj ĵazbandegoj estas kutime kondukitaj de dirigentoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.