From Wikipedia, the free encyclopedia
Diospyros montana ankaŭ nomata montara persimonujo aŭ tandamo estas specio el la genro diospiro, familio Ebonacoj.[1]
tandamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Diospyros montana Roxb. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Diospyros montana estas ĉiamverda, mezgranda arbo, kun alteco ĝis 15 m kaj trunka diametro ĝis 60 cm. La trunko estas dornhava kaj malhelgriza. La ekstera ŝeltavolo senŝeligas sin en neregulaj pecoj.[2] La branĉoj estas rondaj kaj komence lanugaj.[2]
La branĉoj havas alternsidajn kaj duvicajn foliojn. La lanuga folitigo havas kanelon kaj longas 0,5 ĝis 1,5cm . La folilimbo estas leda, brilanta kaj nedividita. Ĝi longas 3 ĝis 11cm kaj larĝas 1,4 ĝi 5cm. Ĝi estas ov-forma ĝis oblonga. la limbobazo estas nepinta ĝis korforma. Ambaŭ folisurfacoj komence estas lanugaj kaj poste kalvaj..[2]
Diospyros montana estas dioika . Tri ĝis dek masklaj floroj staras flanken. La floraro estas cumo .[3] La floroj havas duoblan involukron. La masklaj floroj estas verdece blanka kaj kvar ĝi kvinop[4] La inaj floroj staras unuope en la foliakseloj.[2] En la masklaj floroj estas 16 ĝis 20 stamenoj.[3] la inaj floroj estas blankaj ĝis malhela rozkolora kaj aperas kvarope.[4] ĉiu kun kvar stilusoj, kiuj finiĝas per duforkaj stigmoj.
La frukto (montara persimono) estas globeca, 1 ĝis 4cm dika bero. Maturaj ili estas oranĝkoloraj kaj havas dolĉ-acidan kaj fruktecan guston.[4] kun kvar ĝis ok nigraj-brunaj semoj.[2]
Diospyros montana aperas en Hindi (ekzemple en la montaro Okcidentaj Gatoj),[2] Srilanko, Nepalo, Birmo, Hindoĉinio , Tajvano, Malaja Insularo, Sulaveso[4] kaj en la tropikaj regionoj de Aŭstralio (norda Kvinslando kaj nordorienta Okcidenta Aŭstralio).[1]
En Hindio Diospyros montana bone kreskas en sekarbaroj kaj ĉiamverdaj arbaroj ĝis altitudo de 800m.[2]
La fruktoj estas konsumataj freŝe. Ili ankaŭ estas uzataj en marmeladoj. Eblas ankaŭ fari el ili malfortan alkoholan trinkaĵon.
La unua priskribo de Diospyros montana okazis en 1795 fare de William Roxburgh, en Plants of the Coast of Coromandel, 1, S. 37, tabulo 48.[3] Homonyme sind Diospyros montana Pancher & Sebert (Notice sur les bois de la Nouvelle Calédonie, 1873, S. 197) und Diospyros montana B.Heyne ex A.DC. (Prodromus Systematis Naturalis Regni Vegetabilis, 8, 1844, S. 239).[5] sinonimo por Diospyros montana Roxb. estas: Diospyros cordifolia Roxb., Diospyros montana var. cordifolia (Roxb.) Hiern.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.