Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dionizio la Areopagano (greke Διονύσιος ὁ Ἀρεοπαγίτης) estis juĝisto de la Areopago kiu, laŭ la Agoj de la Apostoloj, konvertiĝis al kristanismo konvinkita de la predikado de la apostolo Paŭlo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dionizio (nomo) |
Sankta | |||||
Dionizio la Areopagano | |||||
---|---|---|---|---|---|
filozofo-juĝisto konvertigita de Paŭlo en la Areopago (Agoj de la Apostoloj, 17) | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1-a jarcento en Ateno | ||||
Morto | ĉ. 1-a jarcento en Ateno | ||||
Mortis per | Senkapigo vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Damaris (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolika kaj ortodoksa eklezioj | ||||
Ĉefsanktejo | katedralo de Ateno | ||||
Festotago | 9-a de oktobro por katolikoj kaj la 3-a por ortodoksuloj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dionizio estas konata nur pro la jena atestaĵo de la Agoj de la Apostoloj: Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili (17, 34). En la novtestamenta rakonto, Paŭlo agas en Ateno, li rondiris tra la urbo kaj demandiĝas fare de la filozofoj epikuraj kaj stoikaj. Ili lin enkondukas en la Areopagon kaj petis de li klarigon rilate lian predikadon[1]
|
La predikado de Paŭlo provas adapti la kristanan mesaĝon al la filozofa publiko, kiu ne oponas ĝis kiam Paŭlo ekparolas pri la Resurekto:
|
Kaj pro tio Paŭlo eliris el ilia medio.
“Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili" (17,34).
Laŭ Dionizio episkopo de Korinto, kiun citas Eŭzebo de Cezareo, li poste fariĝis episkopo de Ateno.[2].
Kelkajn jarcentojn poste, la Corpus Dionysianum, serio da grekaj manuskriptoj genre mistikaj, estis verkita sub la pseŭdonimo de “Dionizio la Areopagano” [3]. Jam de multe da tempo oni scias ke tiu verka amplekso estis redaktita en la 4-a jarcento sub lia nomo kaj ke hodiaŭ estas atribuata al Pseŭdo-Dionizio. Tiun verkiston pri teologio historiistoj kaj filologoj opinias identigebla kun la Petro Iberiano, episkopo de Majum (452-491) de Kartvelio aŭ kun la pagana filozofo novplatona Damascio.
En la Ortodoksa Eklezio Dionizio la Areopagano, Pseŭdo-Dionizio la Areopagano kaj Dionizio de Parizo estas liturgie celebrataj kune la 9-a de oktobro ĉe sekvantaro de la julia kalendaro.
Dionizio el Ateno estis ankaŭ erare identigita kun Gaŭla martiro Dionizio de Parizo, kiu estis fakte la unua episkopo de Parizo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.