From Wikipedia, the free encyclopedia
La Grandaj albatrosoj aŭ Diomedeoj estas marbirdoj de la genro Diomedea en la albatrosa familio de Diomedeedoj. La genro Diomedea iam inkludis ĉiujn albatrosojn escepte la specion de la Fulga albatroso (nuna Phoebetria fusca), sed en 1996 tiu genro estis kunigita kun la Talasarkoj kaj la Nordpacifikaj albatrosoj ambaŭ altigitaj al separataj genroj.[1] La grandaj albatrosoj mem formas du specikompleksojn, nome la vaganta kaj la amsterdama albatrosoj unuflanke, kaj la reĝaj albatrosoj aliflanke. La disigo de la grandaj albatrosoj en ses aŭ sep specioj estis akceptata de plej fakuloj, kvankam ne de ĉiuj.[2][3]
Grandaj albatrosoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}} | ||||||||||||
Diomedea exulans | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Diomedea devenas el la greka heroo Diomedo, kiu, laŭlegende, estis portita de ŝtormo al Italio kaj estis surstrandigita kun siaj kompanoj kiuj iĝis konvertitaj al birdoj.[4]
La Vagalbatroso kaj la Sudreĝa albatroso estas la plej grandaj el la albatrosoj kaj estas inter la plej grandaj el la flugantaj birdoj. Ili havas la plej grandaj enverguroj de ĉiu ajn birdo; nome ĝis 3.5 m el pinto al pinto, kvankam la averaĝo estas nur iome super 3 m. Grandaj masklaj plenkreskuloj de tiuj du specioj povas superi 11 kg de pezo, tiom fortikaj kiom grandaj cignoj.
La Grandaj albatrosoj estas ĉefe blankaj en plumaro kiam plenkreskuloj, ĉar la birdoj iĝas pli blankaj pro la aĝo. La du Reĝaj albatrosoj je ĉiuj aĝoj kaj la plej grandaj, plej aĝaj masklaj Vagalbatrosojn estas tute blankakorpaj, dum plenkreskaj inoj kaj pli junaj birdoj de aliaj specioj havas malhelajn makuletecajn markojn en la bordoj de siaj plumoj. Ĝenerale la plej malgrandaj specioj aŭ subspecioj kaj la junuloj havas pli malhelbrunan koloron. La ĵus malkovrita Amsterdama albatroso retenas la malhelbrunan plumaron de junulo eĉ dum plenkreskaĝo.
La Grandaj albatrosoj havas teritoriojn tra la Suda Oceano, kaj nestumas (ĉefe) sur izolaj oceanaj insuloj. La vagalbatrosoj nestumas sur insuloj ĉirkaŭ la Suda Oceano, el la Atlantika Oceano (Suda Georgio kaj Tristan da Cunha), al la Hinda Oceano kaj la ĉeantarktaj insuloj de Novzelando. La reĝaj albatrosoj nestumas nur en la novzelandaj ĉeantarktaj insuloj, kun unu nekutima kolonio en la Duoninsulo Otago de Novzelando.
Genro Diomedea – Grandaj albatrosoj
La plej fruaj konataj fosilioj de la genro estas el meza Mioceno, de antaŭ ĉirkaŭ 12–15 mj. Tiam, la genroj Phoebastria kaj Diomedea jam estis diverĝintaj.
Almenaŭ 4 specioj estis trovitaj en kuŝejoj de komenca Plioceno de Lee Creek Mine, Norda Karolino.[5] Tiuj povas en parto esti identaj kun la formoj jam menciitaj. La atribuo de la nepriskribitaj taksonoj al Diomedea estas provizora ĉar plej el ili estis malkovritaj antaŭ la disigo de tiu genro. Ĉefe la sudhemisferaj specioj probable apartenas al aliaj genroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.