La diocezo estis oficiale fondita la 30-an de majo 1996, fare de la Katolikoso Garegino la 1-a. La dioceza ĉefsidejo situas en la provinca ĉefurbo Aŝtarako, dum la katedralo de la diocezo estas la Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc en la proksima vilaĝo Oŝakan. Episkopo Mkrtiĉ Broŝjan estas nuntempe la primaso de la diocezo, servante ekde 2009.[1][2]
Historie, la teritorio de nuntempa Aragacotn estis reguligita de la Ararata Pontifika Diocezo kaj la Diocezo de Ŝirak. La urboj Aŝtarako kaj Aparano kune kun iliaj vilaĝoj estis sub la jurisdikcio de la Ararata diocezo, dum la urbo Talin kaj la ĉirkaŭaj regionoj estis sub la jurisdikcio de la diocezo de Ŝirak.
Post la sendependeco disde Sovetunio, Armenio estis dividita en provincojn bazitajn sur la teritoria administracia reformo de 1995. Dum la sekva jaro, la Diocezo de Aragacotn estis oficiale fondita per encikliko eldonita de Katolikosa Garegino la 1-a la 30an de majo 1996. La Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc en Oŝakan funkciis kiel la sidejo ekde la formado de la diocezo.
Nuntempe la diocezo Aragacotn havas 29 preĝejojn kaj 9 kapelojn sub sia jurisdikcio.
Jen la listo de preĝejoj, monaĥejoj kaj kapeloj funkciantaj sub la jurisdikcio de la Diocezo de Aragacotn, kune kun ilia loko kaj jaro de konsekro: