From Wikipedia, the free encyclopedia
La dileniacoj[2] (latine Dilleniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo dilenialoj (Dilleniales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 10 genrojn kaj preskaŭ 220 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas dilenio[2].
Dileniacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dillenia reifferscheidia, ilustraĵo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
dilenio Dillenia L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiuj plantoj troviĝas de la tropikoj, trans la subtropikoj ĝis la varme moderaj zonoj.
La taksono de la familio Dileniacoj estas en la plej multaj ecoj tre variaj.
La plantoj de tiu familio estas grandaj, plej ofte deciduaj , lignecaj plantoj: arboj, arbustoj aŭ lianoj, malofte multjaraj herbaj plantoj (Acrotema).
Plej ofte la folioj estas plene elkreskintaj, ĉe kelkaj specioj ili estas multe reduktitaj. Ĉe kelkaj specioj la folioj nur staras en baza rosedo, ce la plej multaj specioj la folioj estas distribuitaj ce la branĉoj, alterne starantaj kaj spirale, malofte kontraŭstarantaj (Hibbertia coriacea). La folioj kun tigoj estas simplaj kaj ofte lobaj. La folirando estas glata aŭ segildenta. La flugilformaj stipuloj kunkreskis kun la folitigoj aŭ mankas.
La floroj staras unuope aŭ estas kunigitaj en finestarantaj zimaj aŭ grapolaj floraroj.
La duseksaj floroj estas radiarsimetriaj ĝis zigomorfaj kaj plej ofte kvinnombraj. Ekzistas plej ofte kvin (3 ĝis 20, pli ol 14 ĉe Tetracera) liberaj sepaloj. La (du ĝis) plej ofte kvin liberaj, blankaj aŭ flavaj petaloj povas havi du partojn. Ekzistas plej ofte 15 ĝis 150, malofte unu ĝis dek kunkreskintaj stamenoj, kiuj aŭ ĉiuj estas fekundaj aŭ parte sterilaj.
Kiel fruktoj ekzistas plej ofte folikloj aŭ nuksfruktoj, pli malofte kapsulfruktoj aŭ beroj. La fruktoj ofte estas ĉirkaŭitaj de kaliko. Folikloj kaj nuksfruktoj estas ofte kunigitaj kiel agregataj fruktoj. La fruktoj havas unu ĝis multajn semojn. La semoj havas ofte arilon.
La familio de la Dileniacoj (Dilleniaceae) estis starigita 1806/7 fare de Richard Anthony Salisbury en The Paradisus Londinensis, sub, tabulo 73. Tipa genro estas Dillenia L. sinonimoj por la Dilleniaceae SALISB. estas: Delimaceae MARTIUS, Hibbertiaceae J.AGARDH, Soramiaceae MARTYNOV.
La familio Dilleniaceae estas dividita en kvar subfamilioj kaj ĉirkaŭ 12 genroj kun 300 ĝis 410 specioj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.