En arkitekturo, interkolonaro estas la spaco inter kolonoj en kolonaro, mezurite ĉe la malsupro de ties bazoj.[1]

Thumb
Serio de tri interkolonoj.
Thumb
Antikva kolonaro en Baalbek.
Thumb
Interkolonaroj.

Tipoj

  • Piknostilo, unu kaj duono de diametro. Laŭ Francisko Azorín Piknostilo estas Kolonaro, kies kolonaj interspacoj mezuras 3 modulojn.[2] Li indikas etimologion el la greka piknostilos, el piknos + stilos (densa kolono) kaj de tie la latina pycnostylos.[3]
  • Sistilo, du diametroj. Laŭ Francisko Azorín sistilo estas Konstruaĵo, kies interkolonaj spacoj havas 4 modulojn; la kolonoj tiam devas esti 19 moduloj alta, laŭ Vitrubo.[4] Li indikas etimologion el la greka sistilos, el sin + stilos (kuna kolono) kaj de tie la latina systylos.[5]
  • Eŭstilo, du kaj kvarono da diametro (kaj tri diametroj inter meza kolonara fronto kaj malantaŭa); konsiderita de Vitruvio la plej bona proporcio[6]
  • Dekastilo estas portiko kun dek kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Dekastila estas Konstruaĵo havanta antaŭfasade dekkolonan vicon.[7] Kaj li indikas etimologion el greka dekastilos kaj tio el deka + stylos (dek kolonoj) kaj de tie la latina decastyla.[8]
  • Diastilo, tri diametroj. Laŭ Francisko Azorín Diastila estas Kolonaro kies interkolona spaco ampleksas 6 modulojn.[9] Kaj li indikas etimologion el la latina declivis, el de + clivis (de + klino). Li aldonas teknikajn terminojn kiel laŭlonga deklivo, laŭlarĝa deklivo, transversa deklivo.[10]
  • Dodekastilo, dekdu kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Dodekastila kolonaro estas Konstruaĵo havanta antaŭfasade dekdukolonan vicon.[11] Kaj li indikas etimologion el greka dodekastylos, el dodeka + stylos (dekdu + kolono), kaj de tie la latina dodecastyla.[12]
  • Eŭstilo. Laŭ Francisko Azorín Eŭstila kolonaro estas Kolonaro, kies interkolona distanco mezuras 4,5 modulojn.[13] Kaj li indikas etimologion el greka eustylos el eu + stylos (bela + kolono), kaj de tie la latina eustylos.[14]
  • Areostilo estas kolonaro, kies interkolonaj spacoj distancas 8 aŭ pli moduloj.[15]
  • Areosistilo estas kolonaro kies interkolonaraj spacoj distancas alterne 2 ĝis 4 moduloj kaj 8 aŭ pli.[16]

Vidu ankaŭ

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.