From Wikipedia, the free encyclopedia
Dian FOSSEY (naskiĝis la 16-an de januaro 1932, mortis la 26-an de decembro 1985) estis usona etologino.
Dian Fossey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1932 en San-Francisko |
Morto | 26-an de decembro 1985 (53-jaraĝa) en Karisoke Research Center |
Tombo | Karisoke Research Center (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Kolegio Darvino College of Marin (en) Universitato de Kembriĝo Universitato de Kalifornio en Davis Ŝtata Universitato de San-Joseo Lowell High School (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | antropologo biologo akademiulo verkisto zoologo primatologo etologo ekologo |
Naskiĝinte en San-Francisko, ŝi unue okupiĝis pri laborterapio. En la jaro 1963 ŝi unuafoje vojaĝis al Afriko. La montaj goriloj sovaĝe vivantaj ĉe la vulkana Virunga Montaro kaptis ŝian atenton, kaj la bestoj baldaŭ kutimiĝis al la proksimeco de la virino observanta ilian konduton de tute proksime. En 1967 ŝi fondis en Ruando la esplorcentron Karisoke. Siajn observojn pri la socia vivo de la goriloj ŝi fiksis en la libro Gorillas in the Mist, kiu aperis en 1983.
Dian Fossey dum sia agado en Afriko daŭre batalis kontraŭ ŝtelĉasistoj, kiuj minacis la vivon de la goriloj. En la jaro 1985 oni trovis ŝin morta en ŝia loĝejo en la Nacia Parko Virunga, supozeble murdita de ŝtelĉasistoj.
La filmo Gorillas in the Mist: The Story of Dian Fossey montras la vivon kaj la laboron de Dian Fossey en Afriko. En la ĉefrolo videblas Sigourney Weaver.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.