From Wikipedia, the free encyclopedia
Dezső Ákos Hamza [deĵO Akoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hamza Dezső Ákos (tamen laŭ pli mallonga formo Hamza D. Ákos) estis hungara-brazilana reĝisoro, scenaristo, produktoro, pentristo, skulptisto.
Dezső Ákos Hamza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hamza Dezső Ákos |
Naskiĝo | la 1-an de septembro 1903 en Hódmezővásárhely (Hungario) |
Morto | la 16-an de majo 1993 en Jászberény (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1924) |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Hamza Lehel (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto skulptisto filmreĝisoro pentristo scenaristo |
Dezső Ákos Hamza naskiĝis la 1-an de septembro 1903 en Hódmezővásárhely, li mortis la 16-an de majo 1993 en Jászberény.
Dezső Ákos Hamza studis pentradon de István Csók, skulptadon de Zsigmond Kisfaludi Strobl en Reĝa Belarta Altlernejo. Li akiris diplomon en 1924, post 2 jaroj li ricevis stipendion kaj li vivis en Parizo 11 jarojn. En 1929 li jam memstare ekspoziciis, tamen en Parizo precipe li partoprenis en filmaj produktoj. En 1933 li edziĝis, post 4 jaroj en Budapeŝto li estis unu el la fondintoj de filma produktejo. Dum la nazia erao li partoprenis en la rezista movado. Inter 1949 kaj 1953 li laboris en Francio kaj Italio, poste en Brazilo. En la lasta lando li okupiĝis ĉefe pri pentrado kaj skulptado. En 1987 li revizitis Hungarion, post 2 jaroj li jam denove vivis en sia naskiĝlando.
Li ricevis 2 brazilajn premiojn, fine hungaran premion en 1988. Li postlasis 200 pentraĵojn kaj 9 skulptaĵojn al estonta muzeo de Jászberény.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.