distrikto de la urbo Antverpeno From Wikipedia, the free encyclopedia
Deurne estas la dua plej granda urboparto (1306 ha) de Antverpeno, Belgio.
Deurne | |
---|---|
district of Antwerp (en) vd | |
Administrado | |
Statuso | Aliĝinta municipo |
Lando | Belgio |
Regiono | Flandra Regiono |
Provinco | Antverpeno |
Arondismento | Antverpeno |
Municipo | Antverpeno |
Poŝtkodo | 2100 |
Retpaĝaro | http://www.deurne.be |
Demografio | |
Loĝantaro | 76 231 (2 013−01−01) [1] |
Geografio | |
Koordinatoj | 51°13′9″N 4°27′34″O (mapo) |
Areo | 1,306 km² |
Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) |
Situo de Deurne en la urbo Antverpeno | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Deurne (Antwerp) [+] | |
En la 12-a ĝis 17-a jarcentoj Deurne estis nura parto de la orienta ĉirkaŭaĵo de Antverpeno. Kiel ofte okazis en tiu tempo, setlejoj ekestis je la kruciĝo de 2 fenomenoj. Deurne ekestis sur la kruciĝo de rivero Schijn kaj la vojo de Antverpeno al Turnhout (la nuna Turnhoutsebaan). Estas indikoj, ke Deurne ekzistis en prahistoria kaj romiaj tempoj, sed la unua perceptebla pruvo de Deurne datiĝas nur de 1185.
Post la batalo de Woeringen en la 5-a de julio 1288 la vilaĝo ne plu estis posedaĵo de la episkopo de Lieĝo sed de Johano la 1-a de Brabanto. Deurne konsistis plejparte de malabunde loĝata kampo. Tamen, kiel rekta rezulto de la pliriĉiĝo de la antverpena loĝantaro, multaj aristokrataj bienoj estis starigitaj (la tiel nomita Hof van Plaisantie (Amuzbieno) estis specifa kampara bieno, burĝa versio de la kastelo). Tipe, negocistoj, diplomatoj, riĉaj artistoj (kiel Petro Paŭlo Rubens ekzemple) regule vizitadis iujn el tiuj Hof van Plaisantie en Deurne. Ili nomiĝis i.a. Boeckenbergh, Sterckxhof, Papenhof, Lakbors, Bisschoppenhof, Gallifort, Inkborsch, Bosuil, Ertbrugge, Venneborg. Kvankam la plimulto de tiuj amuzbienoj estis detruitaj en la daŭro de jarcentoj (precipe en 1542 kiam Maarten van Rossum kun sia bando sieĝis la regionon), iuj kiel Sterckxhof aŭ Bisschoppenhof postvivis. En 1566 Deurne suferis pro la Bilda ŝturmo kaj en 1569 Farnese plu detruis ĝin.[2]
En 1836 Borgerhout disiĝis de Deurne kaj ambaŭ iĝis memstaraj municipoj.[2]
La etimologio de la vorto ne estas tute certa, sed tre verŝajne ĝi rilatas al "dorno", loko kun dornoj, kovrita de dornoj, ktp. Eble ĝi devenas de la ĝermana vorto *darnja, kio signifas "kaŝita, kovrita de plantoj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.