From Wikipedia, the free encyclopedia
Des hommes et des dieux (Homoj kaj dioj) estas franca filmo de Xavier Beauvois aperinta en 2010. Ĝi estas loze adaptita de vera fakto, t.e. murdo de monaĥoj de Tibhirine en Alĝerio en 1996.
Homoj kaj dioj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Des hommes et des dieux |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | Franca, araba |
Kina aperdato | 8-a de septembro 2010 |
Daŭro | 120 minutoj |
Ĝenro | Dramo |
Kameraado | |
Buĝeto | € |
Reĝisoro(j) | Xavier Beauvois |
Produktisto(j) | Étienne Comar Frantz Richard Martine Cassinelli |
Scenaro | Étienne Comar |
Filmita en | Francio |
Loko de rakonto | Monastery Our Lady of the Atlas |
Muziko de | |
Ĉefrolantoj | Lambert Wilson Michael Lonsdale Olivier Rabourdin Philippe Laudenbach |
Produktinta firmao | Armada Films |
Distribuo | Mars Distribution |
Honorigoj | Cannes Film Festival Grand Prix • National Board of Review Award for Best Foreign Language Film • Premio César por la Plej Bona Fotografio • Premio César por la Plej Bona Helpa Aktoro • Premio César por la Plej Bona Filmo |
IMDb | |
La titolo « Homoj kaj dioj » aludas al Psalmo 82, kies jenaj versikloj estas lokitaj en la komenco de la filmo: « Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. » (Ps 82, 6-7)[1].
Alĝerio, 1993. Ok francaj kristanaj monaĥoj harmonie vivas kun siaj islamaj fratoj. Kiam aro da gastlaboristoj estas murdita de islama grupo, teroro instaliĝas en la regiono. Malgraŭ la plimultiĝantaj minacoj kiuj ĉirkaŭas ilin, monaĥoj decidas plu resti, je propra risko.
Loze inspirita de la vivo de Cisterciaj Monaĥoj de Tibhirine de 1993 ĝis ilia forkapto en 1996, Homoj kaj dioj sobre kaj humane elvokas demandojn pri fido, toleremo, kaj super ĉio, libereco. Rimarkindaj, Lambert Wilson kaj Michael Lonsdale faras kortuŝan kaj sinceran interpretadon. Profunde emocia, la filmo tuŝas la spektantaron kiel faras ĉefverkoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.