From Wikipedia, the free encyclopedia
Dentopasto aŭ dentoŝmiraĵo estas puriga pasto, kiun oni ŝmiras sur la dentojn por brosado. Dentopasto plialtigas la efikon de mekanika dentopurigado.
Dentopasto konsistas el mola pasto aŭ ĝelo. Ĉefaj ingrediencoj estas purigiloj, ŝaŭmigiloj, malsekigiloj, aromoj, konserviloj, farbiloj kaj aldonaĵoj. Dentopastoj enhavas ankaŭ apartajn efikigilojn kontraŭ kario (ekz. fluoridoj).
Jam antikvaj egiptoj uzis specon de dentopasto farita el muelita pumiko kaj vina vinagro. Romianoj uzis tiucele urinon. Dum longa tempo oni uzis dentopulvoron el kreto. Antaŭulo de la dentopasto, la dentosapo estis kreita de la saksa apotekisto Adolf Heinrich August Bergmann en la jaro 1852.
La moderna dentopasto estis kreita en 1907 de la dresdena apotekisto Ottmar Heinsius von Mayenburg, kiu tamen ankoraŭ ne enhavis ŝaŭmigilojn. Sub la nomo Chlorodont tiu dentopasto famiĝis tra la mondo. Ĝiaj efikigiloj estis pumika pulvoro, kalcia karbonato, sapo, glicerino kaj kalia klorato. La nomo devenis de la greka chloros (helverda, kaj simbolo freŝa) kaj de odon (dento) [1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.