Deklatero
plurlatero de dek lateroj kaj dek anguloj From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, deklatero estas plurlatero kun 10 lateroj.
Regula deklatero | |
![]() | |
Simbolo de Schläfli | {10} t{5} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Verticoj | 10 |
Lateroj | 10 |
Geometria simetria grupo | Duedra (D10) |
Areo | (t estas la latera longo) |
Ena angulo | 144° |
Regulaj deklateroj
Regula deklatero estas deklatero kiu estas regula plurlatero.
Ĉe konveksa regula deklatero ĉiuj lateroj estas egalaj kaj ĉiuj enaj anguloj estas 144°. Ĝia simbolo de Schläfli estas {10}.
Nekonveksa regula deklatero estas 10-latera stelo, stelodeklatero. Ĝia simbolo de Schläfli estas {10/3}.
Regula deklatero estas konstruebla kun cirkelo kaj liniilo. Unu el variantoj konstrui ĝin estas jena:
- Konstrui regulan kvinlateron.
- Konstrui ĉirkaŭskribitan cirklon ĉirkaŭ la kvinlatero (verŝajne ĝi jam estos konstruita dum la konstruo de la kvinlatero).
- Disdividi ĉiun arkon de la ĉirkaŭskribita cirklo inter du najbaraj verticoj de la kvinlatero je du egalaj duonoj.
- Verticoj de la kvinlatero kune kun la mezpunktoj de la arkoj estas 10 verticoj de la regula deklatero.
La areo de regula deklatero de latera longo t estas
Deklateroj en pluredroj
![]() La senpintigita dekduedro havas 12 deklaterajn edrojn. |
![]() La deklatera prismo havas du deklaterajn edrojn. |
![]() La deklatera kontraŭprismo havas du deklaterajn edrojn. |
Uzoj de deklateroj
![]() Ombrelo de formo de regula deklatero |
Vidu ankaŭ
- Deklatera nombro
- Deklatera filmo
Eksteraj ligiloj
- Eric W. Weisstein, Deklatero en MathWorld.
- Difino kaj propraĵoj de deklatero kun interaga animacio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.