From Wikipedia, the free encyclopedia
Data Age estis usona videoluda firmao bazita en Kalifornio, kiu evoluigis kaj eldonis plurajn ludojn por Atari 2600 meze de la 1980-aj jaroj. Inter la plej konataj titoloj fare de la kompanio estis Journey Escape (rilate al la muzikbando Journey) kaj Frankenstein's Monster, ambaŭ eldonitaj en 1982. La kompanio estis fondita de Martin Meeker kaj kvar aliaj asocianoj.[1] Ili entute dungis 35 homojn antaŭ decembro 1982.[1]
Data Age | ||
---|---|---|
Data Age | ||
negoco vd | ||
Dum | novembro 1999 - nekonata/nuntempe | |
Fondita | Aprilo 1982 | |
Sidejo | Kalifornio | |
Lando | Usono | |
Agokampo | Journey Escape | |
Data Age publikigis malpli ol dekduon da ludoj, ĝenerale ricevante mezbonajn recenzojn. Frankenstein's Monster estis citita kiel elstaraĵo inter Atari 2600-ludoj fare de pluraj recenzistoj[2]. Tute kontraŭe Sssnake kaj Warplock (ambaŭ en 1982) estis inkluditaj en listo de la dek plej malbonaj ludoj de tiu videoludilo.[3] Journey Escape ankaŭ ricevis malbonajn recenzojn kaj spertis malmultajn vendojn, malgraŭ reklama kampanjo de 4.5 milionoj da dolaroj[1]. Tio, kune kun altaj licencaj kostoj, fine kontribuis al la financa fiasko de la kompanio.[4]
Aliaj ludoj eldonitaj de Data Age estas Airlock, Bermuda Triangle, Encounter at L-5, kaj Bugs–ĉiuj eldonitaj en 1982.[4] Secret Agent, Mr. Bill's Neighborhood, Smokey Bear, kaj Mr. T restis nepublikigitaj. Prototipo de videoludo nomata Secret Agent estis retrovita.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.