From Wikipedia, the free encyclopedia
Sagoĵetado aŭ darto estas hazardludo aŭ precizsporto ĉe kiu oni ĵetas sagojn en celdiskon. La ludo estas ofte ludata en drinkejoj.
Sagoĵetado | |
---|---|
lertecludo • café game | |
ĵetadosporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
La deveno de la ludo ne estas certa, verŝajne ĝi aperis en Anglujo komence de la 19a jarcento. La nomo dart aŭ darts venis el la franca. La francoj uzis en bataloj lancosimilajn ĵetsagojn, la darts. Tamen la ludo nomiĝas en Francujo Les fléchettes .
Simile kiel ĉe arkpafado la origino de la celdisko estas radoj, tiuj estis uzataj en Anglujo ekde la 12a jarcento. Pli poste oni alskribas al certaj spokoj certaj valoroj, dum en la nabo (okulo) oni atingas la plej altan valoron.[1] La celdisko dividiĝas en 20 segmentoj kun valoroj 1 ĝis 20 poentoj, la centro egalas al 25 kaj la okulo al 50 poentoj.
La segmentoj disvastiĝas (laŭ la horloĝa montrilo komencanta je 12 h) ĉirkaŭ la centro:
20 – 1 – 18 – 4 − 13 – 6 – 10 – 15 – 2 – 17 – 3 – 19 – 7 – 16 – 8 – 11 – 14 – 9 – 12 – 5.
La celdisko konsistas el sisalfibroj. Ekzistas ankaŭ elektronikaj celdiskoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.