From Wikipedia, the free encyclopedia
Darrel Richmond FROST (n. 1951[1]) estas usona herpetologo kaj sistematikisto. Li estis antaŭe zorganto pri herpetologio ĉe la Usona Muzeo de Natura Historio, same kiel prezidanto de la Societo por la Studo de Amfibioj kaj Reptilioj (1998) kaj de la usona American Society of Ichthyologists and Herpetologists (2006).[1][2] Tri taksonoj estas nomitaj siahonore: nome la bufa genro Frostius (kiu inkludas la Frostius pernambucensis aŭ Frosta bufo, la arborano Dendropsophus frosti.,[1] kaj la Frostarba aligatora lacerto Abronia frosti[3]
Frost interesiĝis al animaloj post atesti sian patron mortanta krotalon kiam li estis kvaraĝa.[4][5] Li akiris B.S. en Biologio el Universitato de Arizono en 1973, M.S. en Zoologio el la Luiziana Universitato en 1978, F.D. en Ekiologio kaj Sistematiko el la Universitato de Kansaso en 1988.[2] Li iĝis Helpoprofesoro en la Universitato Kolumbio en 2000.[2]
En 1990, Frost estis nomumiat Hepozorganto pri Herpetologio en la Usona Muzeo de Natura Historio, kaj en 1995 li estis ascendita al la posteno de Asocia Zorganto.[6] Li iĝis poste ĉefa zorganto pri herpetologio.[5]
Frost kaj teamo de kunlaborantoj eklaboris por katalogo de specioj de amfibioj, Amphibian Species of the World, en 1980.[7] Frost poste klarigis, "Kiam mi startis en 1980 por la amfibia katalogo, jam pasis cento da jaroj ekde tiu estis farita. Tiele estis enorma kvanto de laboro farota ĉar la nombro de amfibioj praktike kvarobliĝis."[8] En 1985, estis publikigita kaj presita la unua eldono.[7] Starte en 1990, Frost komplete superis la katalogon kaj nune publikigas ĝin en la retejo de la American Museum of Natural History (Usona Muzeo de Natura Historio).[7] La katalogo de 1985 havis 4,014 speciojn. Ĉirkaŭ 2014, ĝi estis kreskinta al pli ol 7,200, kaj estas ĝisdatigita preskaŭ ĉiutage.[5]
Amphibian Species of the World estis priskribita kiel "la plej grava aparta verko en la historio de la amfibia biologio."[9] Frost ricevis en 2013 la premion Sabin Award for Amphibian Conservation kiel agnosko de sia verko en la katalogo.[9] Je 2014, la retejo estis vizitita pli ol unu miliono da fojoj ĉiujare.[5]
Frost estis ĉefa aŭtoro de studo de 2006 kiu rekomendis ĉefajn taksonomiajn ŝanĝojn al la amfibia vivarbo baze sur filogenetika analizo de 522 specioj,[10][11] kio faras ĝin la plej granda filogenetika analizo de la vertebrula grupo ĝisnune.[12] Frost laboris en Gvatemalo, Etiopio, Meksiko, Peruo, Namibio, Sudafriko kaj Vjetnamio,[5] kaj priskribis nultnombrajn novajn speciojn.[13]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.