La dalai-lamao[1] (tibete ཏཱ་ལའི་བླ་མ་, tā la’i bla ma [ta˥˥.lɛː˥˥ la˥˥.ma˥˥], laŭlitere “prudentoceano”) estas la plej granda religiestro de la tibeta budhismo.
Dalai-lamao | ||
---|---|---|
pozicio tulku lineage (en) | ||
spiritual leader • ĉefministro • ĉefministro | ||
Komenco | 13-a jarcento vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Religia rolo
La dalai-lamao apartenas al la branĉo gelugpao de tibeta budhismo. Tamen, multaj rigardas la dalai-lamaon ankaŭ kiel religian gvidanton de la tuta tibeta popolo, kvankam la aliaj tri sektoj de tibeta budhismo havas siajn proprajn gvidantojn kaj formale ne estas subigitaj al lia. Religia gvidanto li estas ankaŭ por budhanoj tibettradiciaj sed ne tibetaj, ekzemple mongoloj, burjatoj, kaj kalmukoj.
Historio
La unua dalai-lamao naskiĝis en 1391.
En 16-a jarcento mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la gvidanton de unu el la kvar tibetaj mahajanaj sektoj de la budhismo, Sodnomĝamc, kaj donis al li la titolon Dalai-Lamao. Pro politikaj kialoj, la Dalai Lamao poste iĝis ankaŭ sekulara gvidanto de Tibeto (rolkombino origine ne permesata al budhismaj monaĥoj).
La dala-lamao restis kiel monarko de Tibeto ĝis la ĉina invado en la 1950-aj jaroj.
Titoloj
Pri la titolo dalai-lamao, dalai (tibete ཏཱ་ལའི་, tā la’i; mongole ᠳᠠᠯᠠᠢ, dalai) estas mongol-devena vorto, en Esperanto "Oceano"; lamao (tibete བླ་མ་, bla ma) estas tibetlingva titolo de monaĥo.
Gjalŭa Rinpoĉe, titolo, kiu signifas « Altvalora Venkinto », estas alia titolo de la dalai-lamao.
Listo de la Dalai-lamaoj
Tibeta nomo | Esperantigo | Naskiĝo-morto | |
---|---|---|---|
01 | དྒེ་འདུན་འགྲུབ་ | Gedun Drub | 1391-1474 |
02 | དགེ་འདུན་རྒྱ་མཚོ་ | Gednun Gyatso | 1475-1541 |
03 | བསོད་ནམས་རྒྱ་མཚོ་ | Sonam Gyatso | 1543-1588 |
04 | ཡོན་ཏན་རྒྱ་མཚོ་ | Yonten Gyatso | 1589-1616 |
05 | ངག་དབང་བློ་བཟང་རྒྱ་མཚོ་ | Lozang Gyatso | 1617-1682 |
06 | ཚངས་དབྱངས་རྒྱ་མཚོ་ | Tsangyang Gyatso | 1683-1706 |
07 | བསྐལ་བཟང་རྒྱ་མཚོ་ | Kelzang Gyatso | 1708-1757 |
08 | འཇམ་དཔལ་རྒྱ་མཚོ་ | Jamphel Gyatso | 1758-1804 |
09 | ལུང་རྟོགས་རྒྱ་མཚོ་ | Lungtok Gyatso | 1806-1815 |
10 | ཚུལ་ཁྲིམས་རྒྱ་མཚོ་ | Tsultrim Gyatso | 1816-1837 |
11 | མཁས་གྲུབ་རྒྱ་མཚོ་ | Khendrup Gyatso | 1838-1856 |
12 | འཕྲིན་ལས་རྒྱ་མཚོ་ | Trinley Gyatso | 1857-1875 |
13 | འཕྲིན་ལས་རྒྱ་མཚོ་ | Thubten Gyatso | 1876-1933 |
14 | བསྟན་འཛིན་རྒྱ་མཚོ་ | Tenzin Gyatso | 1935-nun |
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.