Dafno estas, el la nun konataj naturaj satelitoj de Saturno, la tria plej proksima de Saturno post Pajno. Kiel Pajno, ĝi orbitas en la ringo A.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dafno. |
Dafno | |
Natura satelito de Saturno (XXXV) | |
![]() astronomia simbolo | |
![]() Dafno faras ondojn en la randoj de la malpleno de Keeler | |
satelito de Saturno • Paŝtist-satelito • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XXXV[1] |
Aliaj nomoj | S/2005 S 1 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Dafno vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Carolyn Porco[1] |
Dato de malkovro | 6-a de majo 2005[1] |
Loko de malkovro | Usono[1] |
Unua superflugo | Cassini (13-an de aprilo 2005) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 136 505 km |
Discentreco | 0,0000331 |
Klinangulo | 0,0036° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 0,594 tago |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~8 km (ne sfera) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,4 ± 1,2 × 1013 kg 0,34 × 103 kg/m3 ? ? |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ~ 78 K |
Albedo Geometria albedo |
0,5[2] 0,5 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 24 |
Ĝi orbitas en la malpleno de Keeler kies ĝi estas paŝtist-satelito.
Malkovro
Ĝia ekzisto estis antaŭvidita por kialigi ondojn ĉe la randoj de la malpleno de Keeler. Carolyn Porco kun sia teamo malkovris ĝin la 6-an de majo 2005 sur fotoj faritaj de la kosmosondilo Cassini la 1-an de majo 2005. Oni poste retrovis ĝin sur fotoj de la 13-a de aprilo kaj de la 2-a de majo de tiu-ĉi jaro. [3]
Orbito
Dafno orbitas proksimume en la mezo de la malpleno de Keeler (kies largo estas nur 42 km) kaj estas ĝia paŝtist-satelito, (kiel Pajno estas paŝtist-satelito de la malpleno de Encke) sed la discentreco de ĝia orbito variigas ĝian distancon de Saturno de ĉirkaŭ 9 km, kaj la kliniteco faras ke la luno moviĝas rilate al la ringa ebeno de ĉ. 17 km.
Nomo
Ĝia maldaŭra nomo estis S/2005 S 1. Paŝtista satelito, ĝi ricevis la nomon de Dafno, paŝtisto kaj amanto de Pajno.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.