Dénes Kőnig
hungara matematikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Dénes Kőnig [dEneŝ kOnig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőnig Dénes (naskiĝis la 21-an de septembro 1884 en Budapeŝto, mortis la 19-an de oktobro 1944 samloke ) estis hungara matematikisto, profesoro. Lia patro estis Gyula Kőnig.
Dénes Kőnig | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1884 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de oktobro 1944 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 10/1-1-12 47.4969 °N, 19.085 °O (mapo) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1907–1907) Universitato de Göttingen (1904–1906) Universitato Eötvös Loránd (1902–1904) |
Familio | |
Patro | Gyula Kőnig |
Frat(in)o | György Kőnig (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
Verkoj | teoremo de Kőnig lemo de Kőnig hungara algoritmo |
Biografio
Dénes Kőnig devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Göttingen. Li doktoriĝis el matematiko (geometrio) en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1907. Post siaj studoj li komencis instrui en la alia universitato (Reĝa Teknika Universitato József). En 1911 li atingis la instruan postenon privata profesoro, en 1932 eksterordinara profesoro. Li kreis pruvon de matematika teoremo kun István Pál Valkó. Depost alveno de nazioj li sinmortis. Li okupiĝis pri grafeoj kaj topologio.
Elektitaj libroj
- Matematikai mulatságok, Budapest, (1902; la 2-a volumo en 1905)
- Az analysis situs elemei, Budapest, 1918
- Theorie der endlichen und unendlichen Graphen, Leipzig, 1936 (la unua libro pri grafeoj, en 1950 denove eldonita)
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.