From Wikipedia, the free encyclopedia
Cuevas del Almanzora estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 263 km2 kie loĝas 11649 geloĝantoj, do loĝdenso estas 44.3 loĝ./km2. Cuevas del Almanzora situas je 97 km de la provinca ĉefurbo Almería en la komarko Levante Almeriense.
Cuevas del Almanzora | |||||
---|---|---|---|---|---|
Cuevas del Almanzora (Almería, Andaluzio) | |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Municipo | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||||
Provinco | Almería | ||||
Municipo | Cuevas del Almanzora | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 04610 | ||||
Retpaĝaro | cuevasdelalmanzora.es | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | Ayuntamiento de Cuevas del Almanzora | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 649 [1] | ||||
Loĝdenso | 44,3 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 37°18′N 1°52′U (mapo) | ||||
Alto | 88 m | ||||
Areo | 263 km2 | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cuevas del Almanzora [+] | |||||
La municipo Cuevas del Almanzora estas en la nordoriento de la provinco Almerio, lime norde kun Huércal-Overa kaj Pulpí, sude kun Vera kaj Antas, oriente kun la Mediteranea Maro kaj okcidente kun Antas kaj Huércal-Overa denove. Estas 14 km de marbordo.
Nordokcidente: Huércal-Overa | Norde: Huércal-Overa kaj Pulpí | Nordoriente: Pulpí |
Okcidente: Huércal-Overa kaj Antas | Oriente: Mediteranea Maro | |
Sudokcidente: Antas kaj Vera | Sude: Vera kaj Mediteranea Maro | Sudoriente: Mediteranea Maro |
Kelkaj geografiaj elementoj de la municipo estas la rivero Almanzora, la Akvorezervejo de Cuevas del Almanzora ĉe la rivero Almanzora, la delto de la rivero Almanzora, la montaroj Sierra de los Pinos (kunhavata kun la municipo Pulpí), Sierra Almagrera kaj Sierra de Almagro, en kiu estas la monteto Cucharón, de 711 metroj de alto —maksimuma altaĵo de la municipo—.
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 11649 geloĝantoj de la municipo Cuevas del Almanzora estas 5622 inoj kaj 6027 viroj. En la 263-kvadratkilometra teritorio estas 22 setlejoj, kie loĝas 10520 geloĝantoj, kaj aliaj 1129 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 144, 75 inoj kaj 69 viroj, kaj mortis 93, 42 inoj kaj 51 viroj. Tiel la natura kresko estis 51 (0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 5137 homoj (44.1%).
Oni atingis pinton en la 1910-aj jaroj kun pli ol 26 000 loĝantoj, poste oni falis pro la Hispana Enlanda Milito kaj la elmigrado de la 1960-aj jaroj ĝis sub 8000; poste oni rekuperis ĝis super 13 000.
Estas en la urbo diversaj muzeoj, kastelo de la Markiso de "los Vélez", preĝejoj kaj konventoj, ses arkeologiaj kuŝejoj de diversaj epokoj kaj kulturoj, naŭ palacetoj, mineja arkitekturo, kavodomoj, kaj sportejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.