From Wikipedia, the free encyclopedia
Creative Computing estis unu el la plej frutempaj magazinoj pri personaj komputiloj. Eldonita de oktobro 1974 ĝis decembro 1985, la revuo kovris la temojn de hobia kaj hejma komputado laŭ pli alirebla formato kompare kun la pli teknike orientita Byte.[1]
Creative Computing | ||
periodaĵo | ||
---|---|---|
| ||
Lando | Usono | |
Ĉefredaktisto | David H. Ahl | |
Establodato | Oktobro 1974 | |
Posedata de | Ziff Davis vd | |
Ĉesigita publikado | Decembro 1985 | |
ISSN | 0097-8140 | |
| ||
La magazino estis unue kreita por kovri temojn rilatajn al edukado. Fruaj numeroj entenas artikolojn pri la uzo de komputiloj en klasĉambroj, diversajn simplajn programojn kaj programadajn defiojn, plejparte en BASIC. En la malfruaj 1970-aj jaroj, ĝi moviĝis al pli ĝenerala kovrado kiam la merkato de mikrokomputiloj ekaperis. Aparatara kovrado fariĝis pli ofta, sed la magazino daŭre proponis mane kopieblajn programojn ĝis la fruaj 1980-aj jaroj.
La kompanio eldonis plurajn komputilajn librojn, el kiuj la plej sukcesa estis BASIC Computer Games kun pli ol unu miliono da venditaj ekzempleroj. Creative Computing ankaŭ eldonis programaron sur kasedo kaj disketo por la popularaj komputilsistemoj de la tempo, kaj posedis malgrandan aparataran komercon.
Ziff Davis sekve aĉetis Creative Computing en 1982 kaj fermis la entreprenojn ne rilatajn al la magazino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.