Remove ads
kunvenejo historia por kuracbangastoj en Bad Berka From Wikipedia, the free encyclopedia
Coudray-domo (germane: Coudrayhaus, Bade- und Gesellschaftshaus) estas iama kuracbana kaj iel kluba domo en Bad Berka (Germanujo) kiu estis konstruita en 1824/25.
Ĉefkonstruisto landa Clemens Wenzeslaus Coudray planis ĉi ejon laŭ komisio de grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) por kuracbangastoj. Johann Wolfgang von Goethe estis postulinta establon de tia ejo ekde la estiĝo de bano en la 1813-a jaro. En 1825 finfine sukcesis ties solena inaŭguro. Multe da aplaŭdo gajnis Coudray por bone funkcianta kaj arkitekturestetika senriproĉa domo. Oftis kiel gastoj kaj lia grandduka moŝto kaj Goethe. Tipe por tiaj verkoj de Coudray estas severa simetrio sublineate de meza avankorpo, granda tripartita duonronda fenestro kaj triangula tegmentogablo.
La planojn de la kuracbana domo respektive de la pavilono konseriĝas kaj eniris la monografion pri Coudray skribitan fare de Rolf Bothe. Ili ne laŭplane estis realigitaj kaj restis ene de la privataj aktoj de Coudray. Li mem skribis en siaj rememoroj esti farinta plurajn planojn kaj esti elpensinta komplekson pli grandan. Inverse perdiĝis la originaj planoj de la finfine realigita propono.
Modelis por Coudray i.a. la loĝioj de Andrea Palladio kaj aĵoj de Robert Adams faritaj por Witham, Somerset kaj Edinburgo.[1] Goethe, kiu dum la tuta vivo restis fanatiko de Berka, unufoje tien veturis kune kun Johann Peter Eckermann, pri kio tiu ĉi aludis je Gespräche mit Goethe.[2] Bedaŭrinde la raportoj de Eckermann pri la 24.9.1824 nenion konkretan diras pri la domo mem.[3]
Ekde la komenco estis ĉi domo centro kultura-socia de Berka. Krom gastronomio ofertiĝis baloj, koncertoj, teatraĵoj ktp. Post la Dua mondmilito ĝi estiĝis t.n. tutpopola kuracbanejo (Volksheilbad), dume ekde 1994 re-ekposedis la municipo. Nuntempe ene gastis daŭra ekspozicio pri la kuracbana kaj hospitala historio de Bad Berka.[4] Iam kaj iam ankaŭ spekteblas nedaŭral elmontradoj de artistoj (ekz. de Siegfried Körber, Norbert Gladis)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.