Contraataque (Kontraŭatako) estas unu el la fruaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1937 kaj 1938, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]
Contraataque | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝi estas kun Míster Witt en el Cantón kaj Crónica del pueblo en armas (1936) kaj Primera de Acero (1937) unu el kvar verkoj inspiritaj de kaj verkitaj dum la Hispana Enlanda Milito (el kiuj Míster Witt en el Cantón verkita ĵus antaŭe sed tute montranta similan internan konflikton).
Contraataque estis publikigita en 1937 en tri eldonoj, nome angla, usona kaj franca, kaj nur en 1938 en hispana, ĉar ĝi estis planita kiel broŝuro de propagando cele al atingo de eksterlanda apogo por la registaro de la Dua Hispana Respubliko kies atakanto fakte ĝuis la apogon de Nazia Germanio, Faŝisma Italio kaj marokaj trupoj.
Intrigo
La enhavo de la verko estas la historio de la antaŭaĵoj de la milito kaj la konvinkoklopodoj al eksterlandaj ŝtatoj, ke ili apogu la tendaron de la respubliko, ĉar:
- La milito defendas la demokration kaj ne la revolucion.
- La proletaro kaj malalta burĝaro apogas la respublikan reĝimon.
- La insurekcian tendaron helpas la nazi-faŝisma apogo, do endas interrompi la politikon de ne-interveno.
Parto de la rakontaro estas membiografia, kaj rakontas la militan agadon de Sender en la montaro ĉe Madrido, kritikas erarojn de la respublika tendaro kaj havigas iom da klarigoj por la posta retiriĝo de Sender for el la militanta flanko.
Analizo
La ĉapitroj sekvas sendependan strukturon, kaj eposan stilon.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.