From Wikipedia, the free encyclopedia
Computer Gaming World aŭ CGW estis usona videoluda magazino publikigita inter 1981 kaj 2006.[1][2][3]. Ĝi estis unu el la malmultaj videoludaj revuoj de tiu frutempa epoko, kaj sukcese travivis la videoludan krizon de 1983. Ĝi estis vendita al Ziff Davis en 1993. Ĝi multe kreskis tra la 1990-aj jaroj kaj fariĝis unu el la plej grandaj revuoj dediĉitaj al videoludoj. Ĉiu numero atingis ĉirkaŭ 500 paĝojn antaŭ 1997.
En la fruaj 2000-aj jaroj, ĝia cirkulado estis ĉirkaŭ 300,000 unuoj po numero, nur iomete malantaŭ PC Gamer. Tamen, kiel plejmultaj magazinoj de la epoko, la rapida movo de ĝiaj reklamenspezoj al interreto kaŭzis malpliigon de enspezoj. En 2006, Ziff anoncis ke ĝi fariĝis Games for Windows: The Official Magazine, antaŭ ol moviĝi sole al reta formato. Ĝi tute fermiĝis poste en la sama jaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.