Codex Carolinus (aŭ Karola Kodekso) estas gota-latina, dulingvauncialamanuskripto de la Nova Testamento datita ĉevale de la 6-a kaj 7-a jarcentoj. La gotika teksto estas indikata per la siglo Car, tiu latina per la siglo gue (tradicia sistemo) aŭ per 79 (de la sistemo de Beuron), ĝi reproduktas la malnovan latinan (diritan “Vetus latina”), kiu siavice estis traduko el la antikva greka fonto.[1] Tiu manuskripto estas ero de pli ampleksa kodeksa volumaro. Temas pri palimpsesto: ĝiaj kvarpaĝaj surfacoj estis jam uzita por aliaj tekstoj kaj ĝiaj antaŭaj manuskriptaj tekstoj estas plurfoje deĉifritaj, unue pere de Franz Anton Knittel.
Kodex Carolinus estas unu el maloftaj dokumentoj de la Gota Biblio.
Ĝi konserviĝis ĝis niaj tagoj vere fragmente. Ĝi entenas nur la tekstaĵon de la Epistolo de Sankta Paŭlo 11-15 al la Romanoj sur kvar pergamenaj paĝoj (dimensioj 26,5 x 21,5cm). La teksto estas skribita sur du kolumnoj kun 27 linioj ĉiukolumne. La maldekstra kolumno estas gota, la dekstra latina.[2]
Tiu teksto ne estas, kompreneble, dividita en ĉapitroj, la Sanktaj Nomoj (Sacra Nomina) estas uzita kaj en la gota kaj latina tekstoj. Ĉiuj mallongigoj de la Sanktaj Nomoj estas markitaj per maldekstra korno.[4] La teksto kiu atentigas kritikistojn estas 14,14 [5]
La manuskripto estas paleografie datebla, laŭ esploristoj, je la 6-a aŭ 7-a jarcentoj; laŭ Tischendorf ĝi estas datebla je la 6-a jarcento.[7] Probable ĝi estis skribita en Italio. Nenion oni scias pri ĝia pli frua historio. En la 12-a jarcento aŭ 13-a kvar ĝiaj folioj estis uzitaj kiel subporto por alia libro kaj ili estis surskribitaj per latinlingva teksto. Ĝia historio estas ligita alla sorto de de kodeksoj Codex Guelferbytanus A kaj Codex Guelferbytanus B.[8]
Dekomence, eble, la manuskripto ekestiĝis en Bobbio (Italio), kaj poste ekzistis tra Weissenburg, Majenco, kaj Prago. La duko de Brunswick ĝin aĉetis 1689.[9]
La manuskripto objektivigis antaŭ studuloj en la duono de la 18-a jarcento, kiam ĝi estis malkovrita en la Duka Biblioteko de de Wolfenbüttel. La unua priskribo pri ĝi estis prelegata de Heusinger.[10]
Franz Anton Knittel (1721–1792) en ĝi deĉifris du grekajn tekstojn kiujn li nomis A kaj B, kiuj tamen prenis kompleksive la definitiva nomon de Codex Carolinus.[11]
F. A. Knittel deĉifris ankaŭ la Gotan-Latinan tekston de la Codex Carolinus kaj ĝin publikigis en 1762 en Brunswick.[12]. En 1763 republikigis la tutan tekston disvolviĝante la mallongigitajn formojn.[13]
Tamen Knittel en la etendiĝo de la formoj mallongigitaj plenumis diversajn erarojn, aparte en la latina teksto, kaj allasis diversajn lakunojn en la rekonstruo de la teksto kiel oni povas vidi en Romanoj 11:35; 12:2; 15:8). Tischendorf rennmaniĝis la latinan tekston kaj republikigis en 1855 kompletigante ankaŭ la mallongigojn de la “Nomina Sacra”, sen lakunoj.[15]
Nun la Codex Carolinus okupas la postenon no. 4148 en la Herzog August Bibliothek de Wolfenbüttel.
George W. S. Friedrichsen, The Gothic Text of Rom. XIV 14 (τι κοινον ειναι), in Cod. Guelferbytanus, Weissenburg 64, JTS (Clarendon Press, 1937), pp. 245-247.
Heusinger, Jakob Friedrich (1752). De quattuor Evangeliorum Codice Graeco, quem antiqua manu membrana scriptum Guelferbytana bibliotheca servat. Guelf.
Scrivener, Frederick Henry Ambrose; Edward Miller (1894). A Plain Introduction to the Criticism of the New Testament 1 (4th ed.). London: George Bell & Sons.