From Wikipedia, the free encyclopedia
Claude François Dorothée, markizo de Jouffroy D'Abbans (Roches-sur-Rognon, Champagne, 1751 - Parizo, 1832) estis franca inĝeniero fama kiel unua inventisto de la vaporŝipo.
Claude de Jouffroy d'Abbans | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1751 en Roches-Bettaincourt |
Morto | 18-an de julio 1832 (80-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Infano | Achille de Jouffroy (en) |
Okupo | |
Okupo | inventisto inĝeniero |
En 1773, Jouffroy D'Abbans studis la pompe à feu (pumbilo kontraŭincendia) kun la fratoj Perier, kiun oni uzis kiel forto por la hidraŭlika aparato disvolvita de Chaillot, cele al atingo de elpelo de boato.
En 1776, D'Abbans disvolvis vaporŝipon dektrimetran, nome Palmipède, en kiu la motoro movis padelojn kiuj havis turniĝantajn brakojn. Tiu ŝipo navigis laŭ la rivero Doubs en junio kaj julio tiujare.
En 1783, li fabrikis vaporŝipon de radoj nomita "Piroskafo" en la rivero Saone. Tamen, la Franca Akademio de Sciencoj malpermesis la uzon de tiu nova invento en Parizo, kaj nomumis Perier, rivalo de D'Abbans kies klopodoj estis malsukcesaj, kiel inspektisto de la projekto. Postaj malfacilaĵoj pro la Franca Revolucio baris tiun progreson.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.