franca verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Claude TILLIER (n. la 11-an de aprilo 1801 en Clamecy, Nièvre - m. la 12-an de oktobro 1844) estis franca pamfletisto kaj romanisto.
Claude Tillier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Claude Tillier | |||||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1801 en Clamecy | ||||
Morto | 12-an de oktobro 1844 (43-jaraĝa) en Nevers | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto ĵurnalisto pamphleteer (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de senhava seruristo, Claude malgraŭe povis studadi en la liceo de Bourges, danke al stipendio donita de la komunumo Clamecy. Kiam li finis siajn studojn, malriĉeco trudis lin igi studmastron en Soissons, kaj sekve en Parizo. Tillier estis finfine maldungita kaj, en 1821, li estis lotita por plenumi la tiaman sesjaran militistan servon. Post tiu periodo, Tillier fariĝis instruisto kaj poste lernejestro. Li samtempe laboris kiel ĵurnalisto por la gazeto L'Indépendant en Clamecy, kaj poste por L'Association, demokrata gazeto de Nevers, por kiu li cetere verkis epizodrakontojn. Liaj kritikoj kontraŭ la eminentuloj de Nevers kaŭzis lian eksigon kiel lernejestro en Clamecy.
Claude Tillier mortis pro brustmalsano. Li estis entombigita en Nevers : lia tombo troviĝas en la oka kvadrato de la tombejo Jean-Gautherin. Busto de Claude Tillier videblas en Clamecy.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.