From Wikipedia, the free encyclopedia
Cajeme [kaĤEme] estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Ciudad Obregón, la dua plej grava urbo de Sonora. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26018.
Cajeme | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Sonora | ||
Fondita | 29-a de novembro 1927 | ||
Poŝtkodo | 85000–85219 | ||
Kodo laŭ INEGI | 26 018 | ||
Retpaĝaro | www.obregon.gob.mx | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Barro Borgaro (2012-14) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 375 800 | ||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 29′ N, 109° 56′ U (mapo)27.483333333333-109.93333333333 | ||
Alto | 40 m | ||
Areo | 4 037,1 km² | ||
Horzono | UTC -7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cajeme Municipality [+] | |||
La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 409310 loĝantojn. El tiuj estis 202700 viroj kaj 206610 virinoj. La komunumo havas surfacon de 4037,1 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 40 metroj super la marnivelo.
Entute en Cajeme ekzistas 971 loĝlokoj, la ĉefajn vi trovos en la sekvanta listo:
Loĝloko | Loĝantaro |
---|---|
Tuta Komunumo | 375,800 |
Ciudad Obregón | 270,992 |
Esperanza | 36,538 |
Pueblo Yaqui | 13,124 |
Marte R. Gómez (Tobarito) | 8,215 |
Cócorit | 7,953 |
Providencia | 4,510 |
Quetchehueca | 2,946 |
Cuauhtémoc (Campo Cinco) | 2,564 |
Antonio Rosales | 2,155 |
Colonia Allende (El Dieciocho) | 1,676 |
Estación Corral | 1,529 |
Treinta y Uno de Octubre | 1,412 |
Francisco I. Madero (Campo 30) | 1,358 |
Vicente Guerrero (El Portón) | 1,166 |
Loma de Guamúchil | 1,124 |
Progreso (Campo 47) | 1,075 |
Mora Villalobos (Campo 29) | 1,054 |
En la komunumo jare falas averaĝe 410 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C.
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 243288 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 234056 scipovis legi kaj skribi kaj 9076 personoj estis analfabetoj. Do 3,73 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 318332 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 3,183 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
La komunumo de Cajeme kreiĝis en la jaro 29-a de novembro 1927, tranĉante parton de la tiutempa komunumo de Cócorit. Inverse la komunumo de Cócorit post la 26-a de decembro 1930 fariĝis kune kun la komunumo de Bácum (komunumo) parto de Cajeme. Bácum sendependiĝis denove post la 13-a de majo 1931. En 1937 la parlamento de Sonora definitive donis al la komunumo la nomon Cajeme kaj Ciudad Obregón fariĝis la ĉefurbo.
Sekve vi trovas liston de la komunumestroj post la jaro 1979.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.