From Wikipedia, the free encyclopedia
Cinnabon estas usona ĉeno de bakejoj, kies 942 filioj funkcias en pli ol 30 landoj (aktuale en 2021). Ili kutime situas en butikcentroj kaj flughavenoj [1]. La firmao estas posedata fare de Focus Brands [2]. La ĉefsidejo de la firmao estas en Sandy Springs, Georgio [3].
Cinnabon | ||
---|---|---|
restoracia ĉeno vd | ||
Dum | 1985 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Sidejo | Atlanta | |
Agokampo | rapidmanĝaĵo | |
TTT | Oficiala retejo | |
La ĉefa produkto de la firmao estas granda gista pastokukaĵo, plenigita per cinamo en formo de heliko.
Cinnabon estis filio de la Restaurants Unlimited ĉeno prizorgita fare de Rich Komen. Komen volis krei la perfektan cinamon rulon, ĝis li finfine dungis Jarlene Brosseau por perfektigi la ikonecan recepton. La unua Cinnabon-filio malfermiĝis la 4-an de decembro 1984 en Federal Way, Washington.
La unua bakejo komence vendis nur la klasikan Cinnabon. La unua franĉizbutiko de Cinnabon malfermiĝis en aŭgusto 1986 en Filadelfio. En 1991, la unua butiko malfermiĝis ekster la butikcentroj en Detrojto.
Cinnabon havas multajn internaciajn franĉizojn kiel ekzemple en Pakistano, Kipro, Pollando kaj Kanado. La ĉeno estis la unua koncesiulo se temas pri malfermi filion en Libio post la elpotencigo de Muamar Kadafi en 2011.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.