Floraro From Wikipedia, the free encyclopedia
Cincino[1] (ankaŭ alterna unucumo[1], helicoida cumo[2] kaj zigzaga cumo[2]; latine cincinnus) estas unuflanka infloresko, ĉe kiu ĉiu generacio de flora ŝoso estas en malsama ebeno.
Ĝi estas derivata de dikotoma cumo, ĉe kiu nur unu el la flankaj branĉoj kreiĝas, nome alterne dekstre kaj maldekstre la flanka akso kun floro aldoniĝas. Se la flanka akso estas ĉiam sur la sama flanko, tiam tio estas bostriko[3].
Ĝi aperas ĉe tomatoj, petunioj kaj neforgesuminoj.
Varianto estas duobla cincino. Tiu havas la unuan disbranĉiĝon ambaŭflanke de la ĉefa akso kaj ceterajn kiel simpla cincino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.