From Wikipedia, the free encyclopedia
Cimitaro estas laŭ PIV araba glavo kun klingo larĝa kaj kurba. Tre ofte estas konsiderata tipo de sabro kun kurna klingo, origine de Sudokcidenta Azio (Mezoriento).
La araba termino saif (سيف) tradukeblas rekte al "glavo" ĝenerale, sed estas normale uzataj por aludi al cimitara tipo de kurba sabro pli precize.
La kurba glavo aŭ "cimitaro" estis disvastigata tra la islama mondo el almenaŭ la otomana periodo, kun fruaj ekzemploj el Ĥurasano de la abasida epoko (9-a jarcento).[1]
La persia glavo nune nomata "ŝamŝiro" aperas ĉirkaŭ la 12-a jarcento kaj estis popularigata en Persio ĉirkaŭ komenco de la 16-a jarcento, kaj havis "parencojn" en Turkio (la "kiliĉo"), aŭ en la Mogola Imperio (nome "talvaro").
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.