Chvaletice
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Urbo Chvaletice (germane Chwaleticz) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice sur piedo de Chvaletica montetaro, kiu estas parto de Fera montaro. Ĝi situas ĉe maldekstra bordo de Elbo, apud fervoja linio inter Pardubice kaj Kolín, 12 km okcidente de urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 2 927 loĝantoj (2024).
Chvaletice | |||
germane Chwaleticz | |||
urbo | |||
Haveno en Chvaletice sur rivero Elbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Chvaletice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Chvaletice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Chvaletice | ||
- alteco | 222 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 03″ N 15° 25′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 8,49 km² (849 ha) | ||
Loĝantaro | 2 927 (2024) | ||
Denseco | 344,76 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1393 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 12 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575071 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Chvaletice | |||
Retpaĝo: www.chvaletice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trnávka, Selmice, Labské Chrčice, Kojice, Zdechovice, Horušice kaj Bernardov.
En Chvaletice troviĝas karba elektrocentralo, kies parto estas la plej alta fumturo en Ĉeĥa respubliko, 305 m alta. Origine en tiun ĉi elektrejon oni transportis karbon el nordbohemia karboekspluata distrikto per akvolinio Elbo en la havenon, per kiu provizore la akvovojo nun finas. Nuntempe la karbo estas transportata per fervojo kaj la haveno servas por konstruo kaj riparo de riverŝipoj.
Trovoj de ŝtonaj iloj en ĉirkaŭo de Chvaletice atestas pri setlejo de la unuaj terkulturistaj civilizoj en tempoj de kvin ĝis tri mil jaroj antaŭ nia erao. Ĉiuj prisetlejoj estis nur mallongtempaj. Pli daŭran prisetlejon oni povas identigi nur en la meza kaj pli malfrua tempo de la bronzepoko 1200 ĝis 600 jaroj antaŭ nia erao. Pli intensa prisetlado ekestas nur kun veno de slavaj gentoj en la 5-a jarcento p.r. kaj de la 10-a jarcento ĝi jam estas daŭra.
La unua skriba mencio pri Chvaletice estas el la jaro 1393, kiam ĉi tiea korto apartenis al Hereš el Chvaletice. Telčice oni unuafoje rememoras en la jaro 1143, kiam ĝi fariĝis havaĵo de monaĥejo en Sedlec. En la jaro 1190 en Telčice estis fortikaĵeto, kies posedanto estis Hugo el Telčice. En la 16-a jarcento Telčice fariĝis parto de senjorejo Zdechovice. Nuntempa urbo ekestis en 1950-aj jaroj el originaj vilaĝoj Telčice kaj Chvaletice. Parto de estinta vilaĝo Chvaletice devis cedi al ekspluatado de pirito kaj estis malkonstruita. Novaj loĝejoj estis konstruataj en Telčice, kie ekestis nova centro de la urbo Chvaletice kaj malnova vilaĝo Chvaletice akceptis novan nomon Hornická čtvrť (Minista kvartalo). Urban statuton Chvaletice ricevis en la jaro 1981.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 818 |
1880 | 900 |
1890 | 866 |
1900 | 767 |
1910 | 793 |
1921 | 814 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 747 |
1950 | 778 |
1961 | 2 652 |
1970 | 2 539 |
1980 | 3 031 |
1991 | 3 101 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 312 |
2014 | 3 077 |
2016 | 3 026 |
2017 | 3 025 |
2018 | 3 006 |
2019 | 2 971 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 962 |
2021 | 2 806 |
2022 | 2 910 |
2023 | 2 921 |
2024 | 2 927 |
Evangelia preĝejo en estinta vilaĝo Chvaletice devenas el la jaro 1882
Ruinoj de la mezepoka fortikaĵeto estis forigitaj en la jaro 2008 pro konstruo de ŝoseo.
Moderna dominanto de la urbo estas karba elektrofarejo konstruita en la jaroj 1977 - 1978, desulfado funkcias de la jaro 1997. Instalita kapacito estas 4 x 200 MW.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.