usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Douglas Christopher JUDGE (naskiĝis la 13-an de oktobro 1964 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estas usona aktoro kun afroamerika kaj indiana deveno.
Christopher Judge | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1964 (59-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Vankuvero vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato de Oregono Narbonne High School (en) University of Oregon College of Design (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro dublaktoro voĉaktoro televida aktoro filmaktoro scenaristo vd | |
Aktiva dum | 1990– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antaŭ ol iĝi aktoro, Judge studis per futbala stipendio en la Universitato de Oregono kaj estis ludisto de Pacific-10 Conference. Unu de liaj unuaj roloj estis en 1990 en la epizodo de MacGyver. Li atingis pli grandan konatecon per la rolo de Teal’c en la sciencfikcia televida serio Stargate SG-1.
Judge ludis de 1982 ĝis 1985 futbalon en pozicio de Safety por la Oregon Ducks de la Universitato de Oregono.
Li havas kvar infanojn; unu filinon (*2005) kun la amatino Gianna Patton (*1978), manekeno kaj aktorino, kaj du filojn kaj unu filinon el sia unua geedzeco kun manekeno Margaret Judge.
Judge havas fraton nome Jeff, kiu same aktorludas. Li estas bofrato de Erica Durance.
Varioj de lia nomo estas: Chris Judge, D. Christopher Judge, Douglas Judge aŭ Doug Judge.
En MacGyver, Christopher Judge ludis unuafoje kun posta kolego Richard Dean Anderson en Stargate-SG1.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.