From Wikipedia, the free encyclopedia
Christian Leonhard LEUCHT (naskiĝinta la 12-an de februaro 1645 en Arnstadt, mortinta la 24-an de novembro 1716) estis germana juristo kaj jura historiisto.
Christian Leonhard Leucht | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1645 en Arnstadt | |
Morto | 24-an de novembro 1716 (71-jaraĝa) en Nurenbergo | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Anton Faber • Sigismundus Ferrarius • Caspar Loelius • C. L Lucius • Christian Leonhard Lucius • C. L. Thucelius • Cassander Thucelius • Christian Leonhard Thucelius • C. L. L. vd | |
Okupo | publikigisto verkisto juristo numismatikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leucht estis studanto en Lepsiko, Gießen kaj Jena, kie li doktoriĝis en 1678 pri jurscienco. Post kiam li estis kelkajn jarojn en Dresdeno por ricevi spertojn praktikajn jurajn, li iĝis kortega Hofrat en 1683 en Greiz. Aliaj karieraj stacioj: 1688 - gräflich limburgischer Rat von Haus aus, Konsulent bei der fränkischen Reichsritterschaft, Orts Altmühl; 1690 - kaiserlicher Pfalzgraf; 1692 - konsulento de la urbo Nürnberg, unue ĉe la Malsupera tribunalo, poste ĉe la urba geedziĝkortumo, finfine Konsilantara konsulento.
En 1699 li demisiis pro sanecaj kialoj sed povis daŭre havi la titolojn kaj la socian rangon. En 1715 la dukoj de Schwarzburg-Sondershausen kaj de Schwarzburg-Arnstadt honorigis lin per la titolo de wirklicher Geheimer Rat pro ke li estis dediĉinta al ili la verkon Staats-Acta vom 18. Säculo.
Kiam Leucht mortis, li postlasis grandan bibliotekon. La katalogo de tiu presitis en 1730 en Nürnberg.
Leucht senĉese publikigis pli malnovajn gravajn fakverkojn, kiujn li komentis, kaj kolektis malnovajn dokumentojn de publika juro. Ofte li uzis pseŭdonimon por si (ekz. Sigism. Ferrarius, C. L. Thucelius, C. L. Lucius, Cassander Thucelius, Antonius Faber).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.