Chris Pine
usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Chris PINE (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1980 en Los-Anĝeleso kiel Christopher Whitelaw Pine) estas usona aktoro.
Remove ads
Vivo
La gepatroj de Chris Pine, Robert Pine kaj Gwynne Gilford, estas aktoroj. Chris Pine studis ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkelio. Li aktore debutis dum la jaro 2003 en parto de la televida serio Emergency Room.
Pine ludis en la komedio La princidinaj taglibroj 2 (2004) de la reĝisoro Garry Marshall kun la kolegaj aktoroj Anne Hathaway, Julie Andrews kaj Hector Elizondo. En la filmo Konfeso (2005) li transprenis unu el la ĉefaj roloj; lia patro Robert Pine videblas en kroma rolo. En la komedio Feliĉe kisita (2006) li kune kun Lindsay Lohan havis la ĉefajn rolojn.
De novembro 2007 ĝis marto 2008 produktiĝis la 11-a kineja filmo de la serio Star Trek ("stela vojaĝo"). La filmo reĝisorita de Jeffrey Jacob Abrams, kiu rakontas la antaŭhistorion de ĉiuj postaj Star-Trek-aventuroj, tutmonde en kinejoj videblas ekde la 7-a de aprilo 2009. Chris Pine en ĝi transprenis la ĉefan rolon de la junulo James T. Kirk, kiu dum la filmo iĝas la kapitano de la stelŝipo Enterprise, la plej potenca esplora kosma vojaĝilo de fikcia federacio de planedoj.
Remove ads
Filmaro
Televido
Teatro
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
