Chrastava
municipo en la distrikto Liberec de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Chrastava (legu Ĥrastava) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda parto de Bohemio, en regiono Liberec, 9 km nordokcidente de urbo Liberec. Vivas ĉi tie 6 340 loĝantoj (2024).
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Liberec. Pri parto de municipo Štětkovice temas artikolo Chrastava (Štětkovice).
Chrastava | |||
germane Kratzau | |||
urbo | |||
Placo de 1-a de majo kun urbodomo kaj pestkolono | |||
|
|||
Oficiala nomo: Chrastava | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Chrastava | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Jizera montaro | ||
Interesaĵo | Curia Vitkov | ||
Riveroj | Luzacia Niso, Jeřice | ||
Situo | Chrastava | ||
- alteco | 295 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 49′ 01″ N 14° 58′ 08″ O (mapo) | ||
Areo | 27,46 km² (2 746 ha) | ||
Loĝantaro | 6 340 (2024) | ||
Denseco | 230,88 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĵitava baseno | ||
Unua skribmencio | 1352 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 463 31 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 564117 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 17 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Chrastava | |||
Retpaĝo: www.chrastava.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Heřmanice, Kryštofovo Údolí, Hrádek nad Nisou, Bílý Kostel nad Nisou, Frýdlant, Nová Ves, Liberec kaj Bogatynia.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 680 |
1880 | 6 814 |
1890 | 6 781 |
1900 | 6 983 |
1910 | 7 671 |
1921 | 6 996 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 264 |
1950 | 4 654 |
1961 | 4 807 |
1970 | 4 900 |
1980 | 5 200 |
1991 | 5 597 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 944 |
2014 | 6 217 |
2016 | 6 213 |
2017 | 6 189 |
2018 | 6 224 |
2019 | 6 281 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 6 298 |
2021 | 6 091 |
2022 | 6 260 |
2023 | 6 316 |
2024 | 6 340 |
Vidindaĵoj
- Preĝejo de sankta Laŭrenco, dominanto de la urbo, al nuntempa novgotika aspekto renkonstruita en 1866-1868
- barokstila urbodomo el la jaro 1646
- baroka pestokonolono el 1732.
- Urba muzeo, situanta en iama nobela domo de Nostic el la 16-a jarcento
- Naskodomo de pentristo Josef Führich, filio de la urba muzeo
- Muzeo de fajroestingista tekniko,malfermita en 1997
- Curia Vitkov, repliko de nobela setlejo el la 12-a jarcento
- burgruino Hamrštejn
Neniiga inundo la 7-an de aŭgusto 2010
Post abunda nokta pluvo ascendis en antaŭtagmezaj horoj surfaco de rivero Jeřice tiom, ke ĝi dum kelke da malmulte da minutoj elverŝis el sia fluo kaj inundigis fakte la tutan urbon. Al la akvo el Jeřice aldoniĝis fluoj de akvoj el ĉirkaŭaj kampoj, do la urbo fariĝis kaptaĵo, el kiu ne estis eskapo. Vicon da homoj devis el tegmentoj savi helikoptero, evakuita estis plimulto da homoj el la urbocentro kaj ankaŭ el pliaj partoj laŭlonge laŭ la rivero.
Naskiĝintoj
Pluaj fotoj
- preĝejo de sankta Laŭrenco
- urbodomo (1646)
- Enirpordego al Curia Vítkov, 2012
- burgruino Hamrštejn
Geografia ĉirkaŭaĵo
![]() |
![]() | |||
Naturparko Ještěd |
Machnín, Liberec, Jablonec nad Nisou |
Panoramo
Placo en Chrastava
Literaturo
VYDRA, František, a kol: Hrádecko–Chrastavsko na starých pohlednicích = Alte Ansichtskarten aus dem Gebiet von Grottau und Kratzau. Hostivice : Baron, 2005. ISBN 80-86914-04-6.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.