Chiromantis xerampelina
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La griza saŭmonesta arborano aŭ suda saŭmonesta arborano (Chiromantis xerampelina) estas specio de rano en la familio de Rakoforedoj. Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Svazilando, Tanzanio, Zambio, kaj Zimbabvo, kaj eble en la Demokratia Respubliko Kongo kaj Somalio. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, seka savano, humida savano, subtropika aŭ tropika seka arbustaro, subtropika aŭ tropika humida arbustaro, subtropika aŭ tropika seka malalta herbejo, subtropika aŭ tropika laŭsezone humida aŭ inunda malalta herbejo, intermitaj nesalakvaj marĉoj, plugebla tero, paŝtejoj, ruraj ĝardenoj, urbaj areoj, tre degraditaj iamaj arbaroj, lagetoj, kaj kanaloj kaj irigaciejoj.
Chiromantis xerampelina estas arborema ranoj. Kiel ĉe la aliaj specioj en la genro Chiromantis, ili havas diskojn en siaj fingroj kaj ties eksrteraj du fingroj estas amplekse disigitaj el kaj preskaŭ je dekstra angulo ĉe sia internaj du fingroj en ĉiu mano. Ili atingas ĝis 90 mm laŭ grando. Ties haŭtaĵo estas iome malregula kaj seka kaj ties koloroj gamas inter blanka kaj bruna kaj ŝanĝas en reago al la temperaturo.[1] Ili tendencas blankiĝi kiam ili mortas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.