From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles PINOT DUCLOS (naskiĝinta la 12-an de februaro 1704 en Dinan, mortinta la 26-an de marto 1772 en Parizo) estis franca verkisto kaj historiisto.
Charles Pinot Duclos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Charles Pinot Duclos | |||||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1704 en Dinan | ||||
Morto | 26-an de marto 1772 (68-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto francaj moralistoj politikisto romanisto historiisto Enciklopediisto biografo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li komencis sian karieron ĉe advokato sed okupiĝis poste pri literaturo kaj famigis sin per siaj Considerations sur les mœurs (1751), la bone akceptita romano Confessions du comte de * * * (1742), la Histoire de Louis XI (1745) kaj la Mémoires sur les mœurs du XVIIIe siècle (1749). Ekde 1739 li estis membro de la Akademio de la enskribaĵoj, kaj iĝis ano de la Franca Akademio en 1747. Ties daŭra sekretario li iĝis en 1755. En 1766 li perdis la bonvolon de superuloj kaj faris vojaĝon en Italujon, kies frukto literatura estis Considérations sur l'Italie (1791). Lia ĉefverko estis la spritaj kaj informaj Mémoires secrets sur le règne de Louis XIV, la Régence et le règne de Louis XV (1791)
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 248, kio legeblas tie ĉi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.