Chariots of Fire

From Wikipedia, the free encyclopedia

Chariots of Fire (fajrĉaroj) estas brita historia drama filmo de 1981. Ĝi rakontas la ver-bazan historion de du atletoj en la Somera Olimpiko 1924: nome Eric Liddell, skota kristano kiu kurkonkurencis pro religiaj tialoj, kaj Harold Abrahams, angla judo kiu kurkonkurencis por superi antaŭjuĝojn.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Chariots of Fire
Oskar-premiito
filmo
Originala titolo Chariots of Fire, Les Chariots de feu
Originala lingvo angla lingvo  franca lingvo
Kina aperdato 30 mar. 1981, 7 maj. 1982, 26 sep. 1981, 31 mar. 1981, 15 maj. 1981, 9 apr. 1982
Ĝenro filmbiografio, sportfilmo, drama filmo, historifilmo
Kameraado David Watkin
Reĝisoro(j) Hugh Hudson
Produktisto(j) David Puttnam  Dodi Fayed
Scenaro Colin Welland
Filmita en Edinburgo
Loko de rakonto Parizo Anglio
Muziko de Vangelis
Rolantoj Ben Cross  Ian Charleson  Cheryl Campbell  Nigel Havers  John Gielgud  Ian Holm  Alice Krige  Kenneth Branagh  Stephen Fry  Lindsay Anderson  Richard Griffiths  Nigel Davenport  Brad Davis  David Yelland  Dennis Christopher  Nicholas Farrell  Patrick Magee  Yves Beneyton  Struan Rodger  Peter Egan  Daniel Gerroll  John Young  Yvonne Gilan  Benny Young  Patrick Doyle  Ruby Wax
Produktinta firmao Allied Stars Ltd
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro National Board of Review Award for Best Film Toronto International Film Festival People's Choice Award
IMDb
vdr
Fermi

La filmo estis planita kaj produktorita de David Puttnam, verkita de Colin Welland, kaj reĝisorita de Hugh Hudson. Ben Cross kaj Ian Charleson aktoris kiel Abrahams kaj Liddell, kun Nicholas Farrell, Nigel Havers, Ian Holm, Lindsay Anderson, John Gielgud, Cheryl Campbell, kaj Alice Krige en subtenaj roloj.

Ĝi estis nomumita por sep Oskar-premioj kaj atingis kvar, inklude tiun de Plejbonkvalita Filmo kaj Plejbonkvalita Scenaro. Ĝi estis rangigita la 19a en la listo de la British Film Institute nome Top 100 British films. La filmo menciindas ankaŭ pro sia memorinda elektronika muziktemo plenumita de Vangelis, kiu ricevis la Oskar-premion pro Plejbonkvalita Originala Muziko.

La titolo de la filmo estis inspirita de la linio, "Bring me my chariot of fire" (alportu al mi la fajrĉaron) el poeziaĵo de William Blake adaptita en la populara Britia himno "Jerusalem"; tiu himno estas aŭdata fine de la filmo.[1] La origina esprimo "fajrĉaro" estas el 2 Reĝoj 2:11 kaj 6:17 en la Biblio.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.