From Wikipedia, the free encyclopedia
Cestoda aŭ Cestodoj (Cestoidea) estas la nomo por klaso de parazitaj platvermoj, ofte nomitaj tenioj, de la filumo Platihelmintoj. Ĝiaj membroj vivas en la digesta sistemo de vertebruloj se plenkreskuloj, kaj ofte en la korpoj de diversaj bestoj se junaj. Ĉirkaŭ mil specioj estis priskribitaj, kaj ĉiu vertebrula specio povas esti parazitata de almenaŭ unu specio de tenio. Pluraj specioj parazitas homojn post kiam ili konsumis nesufiĉe kuiritan viandon kiel ekzemple porkaĵo (T. solium), bovaĵo (T. saginata) kaj fiŝaĵo (specioj de Diphyllobothrium), aŭ manĝaĵon preparitan en kondiĉoj de malbona higieno (specioj de Hymenolepis aŭ Echinococcus).
T. saginata, la bovaĵotenio, povas kreski ĝis 20 m; aliaj specioj povas kreski al pli ol 30 m, kiaj la plej granda nome la balentenio Polygonoporus giganticus.[1][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.